Ignacy Krasicki

fama pola poeto kaj verkisto

Ignacy Błażej Franciszek KRASICKI (3-a de februaro 1735 – 14-a de marto 1801) estis pola nobelo kaj episkopo, ekde 1766 princepiskopo de Varmio (germane Ermland) kaj ekde 1795 ĉefepiskopo de Gniezno (tial, primaso de Pollando), pola grava poeto de la Klerismo[1] ("princo de poetoj"), kritikisto de la pastraro,[1] "La Fontaine de Pollando", aŭtoro de la unua pola romano, dramaturgo, ĵurnalisto, enciklopediisto, kaj tradukisto el la franca kaj greka.

Ignacy Krasicki
Persona informo
Ignacy Krasicki
Naskiĝo 3-an de februaro 1735 (1735-02-03)
en Dubiecko
Morto 14-an de marto 1801 (1801-03-14) (66-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Primatial Basilica Metropolitan Cathedral of Gniezno vd
Religio katolika eklezio vd
Etno poloj vd
Lingvoj polafranca vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojPollando vd
Alma mater Lviv Jesuit College vd
Subskribo Ignacy Krasicki
Familio
Dinastio Krasicki vd
Patro Jan Boży Krasicki vd
Profesio
Okupo ĵurnalistolingvisto • poeto • verkisto • romanisto • tradukisto • katolika sacerdoto • dramaturgo • romkatolika diakono • katolika episkopo • episkopo vd
Verkado
Verkoj La aventuroj de Nikolao Doświadczyński ❦
Monaĥomaĥio ❦
Ho sankta amo de la amata patrujo vd
(Princ-)episkopo de Varmio
princepiskopo
Dum 1766–1772
Antaŭulo Adam Stanislaus Grabowski
Sekvanto neniu (princepiskoplando nuligita kaj aligita al Prusio)
2-a periodo
episkopo
Dum 1772–1795
Sekvanto Karl von Hohenzollern-Hechingen
Ĉefepiskopo de Gniezno
Primaso de Pollando
Dum 1795–1801
Antaŭulo Michał Poniatowski
Sekvanto Ignacy Raczyński
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj plej elstaraj literaturaj verkoj estis Bajki i przypowieści (Fabloj kaj Paraboloj, 1779), Satiroj (1779), kaj poeziaj leteroj kaj religia liriko, en kiu la artisteco de lia poezia lingvaĵo atingis pinton.[1]

Ignacy Krasicki

Li debutis per la himno Święta miłości kochanej ojczyzny (Sankta amo de amata patrujo). Poste li kreis ankaŭ la poemon hero-komikan (komedian eposon) Myszeida. Tiu malgranda verko iĝis prominenta. La intrigo de tiu humura eposo estas inspirata per la legendo pri Popiel, la pola princo pagana kiu estis manĝita de musoj. La verko estas skribita per alta stilo malgraŭ la humura rakonto. Ĝi estas alegoria moko de la egoismo kaj drinkemo de Sarmatoj. La aŭtoro kritikas tie la barokan tradicion literaturan.

Poste Krasicki kreis sian duan gravegan verkon por la pola kaj eŭropa literaturo - ĝi estis la unua pola romano Mikołaja Doświadczyńskiego przypadki (Aventuroj de Nikolao Doświadczyński). En la humura romano Krasicki priskribas malsaĝan polan nobelon kiu enamiĝinta al malriĉa Julianne estas sendita de sia patrino eksterlanden. Li vizitas la tutan Eŭropon de Vieno ĝis Parizo kaj poste li venas al Batavio, tamen lia ŝipo detruiĝas ĉe la bordo de lando Nipu (Japanio). Priskribo de tiu utopia lando estas la tuta kritiko de la klasika kulturo de la aŭtoro. Pola nobelo strebas reveni al Eŭropo kaj hispanoj lin malliberigas. Laborante en Sudameriko li poste estas liberigita kaj li revenas al Eŭropo. Post reveno al Pollando li zorgas pri la bono de sia lando. La tuta humura romano estis tre populara dum Klasikismo. La famo de Krasicki estis tiom granda ke li estis partoprenanto de famaj tagmanĝoj ĵaŭdaj (pole: obiady czwartkowe - ĵaŭdoj kiam reĝo Stanislao renkontiĝadis kun gravaj kulturaj personoj, kiuj estis simbolo de la pola klasikismo).

Grandan skandalon li provokis kiam li eldonis Monachomachia (Monaĥomaĥio - la batalo de monaĥoj). La hero-komika poemo estis satira priskribo de monaĥejoj. La humura batalo inter monaĥoj pro vino estas opiniata kiel majstra verko de la pola kaj eŭropa satira poezio. En la posta verko Antymonachomachia li skribis: Ankaŭ rido povas esti ofte la instruo, kiam oni pri difektoj, ne pri personoj ridas. Post la falo de Pollando Krasicki ĝismorte estis kontraŭa al okupaciantoj. Li eĉ ne donis al Frederiko la 2-a Prusa sian omaĝon, nome tributo de vasaleco, sed li tamen tenis bonan amikecan rilaton al li.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Ignacy Krasicki", Encyklopedia Polski (Enciklopedio de Pollando), p. 325.

Referencoj redakti

  • Edward Balcerzan, eld., Pisarze polscy o sztuce przekładu, 1440–1974: Antologia (Polish Writers on the Art of Translation, 1440–1974: an Anthology), Poznań, Wydawnictwo Poznańskie, 1977.
  • Jan Zygmunt Jakubowski, eld., Literatura polska od śreniowiecza do pozytywizmu (Polish Literature from the Middle Ages to Positivism), Warsaw, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1979, (ISBN 83-01-00201-8), pp. 245–54.
  • Encyklopedia Polski (Enciklopedio de Pollando), Kraków, Wydawnictwo Ryszard Kluszczyński, 1996, (ISBN 83-86328-60-6).
  • Julian Krzyżanowski, Historia literatury polskiej: Alegoryzm-preromantyzm (Historio de Pola Literaturo: Alegorismo-Praromantismo), Warsaw, Państwowy Instytut Wydawniczy, 1974, pp. 435–54.
  • Zbigniew Landowski, Krystyna Woś, Słownik cytatów łacińskich: wyrażenia, sentencje, przysłowia (A Dictionary of Latin Citations: Expressions, Maxims, Proverbs), Kraków, Wydawnictwo Literackie, 2002, (ISBN 83-08-02866-7).
  • Czesław Miłosz, The History of Polish Literature, 2nd ed., Berkeley, University of California Press, 1983, (ISBN 0-520-04477-0), pp. 176–81.