Ignaz LINDL (naskiĝinta la 3-an de oktobro 1774 en Ried-Baindlkirch, mortinta la 31-an de oktobro 1845 en Barmen) estis romkatolika pastro. Kun siaj disĉiploj li fondis en 1822 la vilaĝon Sarata en Besarabio. Liaj partianoj ankaŭ nomiĝis Lindlianer. Li gvidis parton de la besarabigermanoj.

Ignaz Lindl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1774 (1774-01-01)
en Baindlkirch
Morto 1-an de januaro 1845 (1845-01-01) (71-jaraĝa)
en Barmen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr
Monumento por Ignaz Lindl en Sarata, (en Odesa provinco)

Vivo redakti

Li estis filo de gastejestro kaj nuptis en 1820 en Sankt-Peterburgo Elisabeth Völk kiu antaŭe estis lia paroĥestreja servistino kaj fratino de pastro. Post studado ĉe la eksa jezuita Savinto-kolegio en Aŭgsburgo li ordinitis pastro en 1799. Lindl unue laboris kiel kapelano kaj poste kiel pastro en sia hejma paroĥo. Danke al helppastro Martin Völk li konatiĝis kun Johann Michael Sailer kaj ties koro-teologio kaj interna pieco: ĉio tia estis tuŝinta lin profunde. Sed nur sub la influo de Johannes Evangelista Goßner kaj pietismaj rondoj en Svislando, li malfermis sin radike al la doktrintoj de la reviviĝo-movado de Algovio kaj fariĝis, post sia persona vekiĝo en 1812, ilia verŝajne plej radikala reprezentanto. La ekscitaj apokalipsaj predikoj de Lindl estis tre popularaj. Liaj adeptoj plimultiĝis eĉ pli kiam la aŭtoritatoj sendis lin for al alia paroĥo nome Gundremmingen apud Dillingen. Miloj da katolikoj kaj protestantoj laŭdire amasiĝis ĉi tie de proksime kaj malproksime por aŭdi lin.

Intertempe letero adresita al la berlina savanto Friedrich Carl von Savigny fare de la juna kuracisto Johann Nepomuk von Ringseis kaj propagando de Clemens Brentano konatigis Lindl en tuta Germanujo. Pere de Juliane von Krüdeners kaj princo Aleksandro Golízyn, lia cara moŝto Aleksandro la 1-a (Rusio) proponis al Lindl la postenon de predikisto en la kirko de la Malta Ordeno en Sankt-Peterburgo. En 1819 Lindl decidis akcepti la oferton, ankaŭ por eviti konflikton kiu minacis fare de la registaro de Bavario. Denove en Sankt-Peterburgo multaj fideluloj amasiĝis ĉirkaŭ Lindl. Fariĝinte amara malamiko de la [[jezuitoj]ĥ, li ludis gravan rolon en la elpelo de tiu ĉi ordeno el Rusio kaj la konfisko de iliaj posedaĵoj.

Tamen tio ne daŭris longe. En 1821 li prirezignis sian pozicion kiel predikisto, posteuligis Goßner kaj iris suden por labori kiel provosto kaj inspektisto romkatolika de la eklezia subdistrikto de Odeso kien enmigris kolonianoj el Bavario kaj Virtembergo. Inter ili estis ne malmultaj el grundremming-aj tagoj kiujn li persvadis per kuraĝigaj leteroj elmigradi. En 1822, post edziĝo, li pluiris kun 70 familioj al la kronregiono de Sarata en Besarabion, kiun la caro mem estis doninta al li. Sed kiam li anoncis sian intencon forlasi la sinon de la katolikan eklezio por formi en Sarata komunumon ekumenisman laŭ modelo de la moraviaj fratoj li forpelitis de rusiaj aŭtoritatoj, kune kun Goßner.

Post kiam li formale konvertiĝis al protestantismo en Leipzig, li kaj lia familio estis akceptitaj en Barmen, kie li laboris ekde 1824 kiel predikisto kaj inspektisto de ĵus fondita Rejnlanda misi-instituto. Li iĝis pli kaj pli mergita en idearon jarmilisman kaj apokalipsan. Fine li kreis eklektikisman sekton lige kun la bazela silkteksisto Johann Jakob Wirz. Li konservis ade kontakton kun siaj vaste disaj anoj per cirkuleroj.

Post lia morto, la lindlanoj kunfandiĝis kun la karisma movado de Edward Irving. La loĝantoj en Sarata konvertiĝis al protestantismo kaj formis union, post la rumaniigo de Besarabio, kun la evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Transsilvanio.

Verkoj (elekto) redakti

  • Der uralte katholische Glaube, 1819
  • Mein Glaubensbekenntniß, 1824
  • Über d. Sünde wider d. hl. Geist, 1824
  • Leitfaden zur einfachen Erklärung der Apokalypse, 1826

Fonto redakti

  • Weitlauff, Manfred, "Lindl, Ignaz" ĉe: Neue Deutsche Biographie 14 (1985), p. 604-605 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti