Igor Ŝafareviĉ
Igor Ŝafareviĉ (ruse: Игорь Ростиславович Шафаревич; naskiĝis la 3-an de junio 1923 en Żytomierz, mortis la 19-an de februaro 2017 en Moskvo) – rusa matematikisto okupiĝanta pri algebro, algebra geometrio kaj algebra nombroteorio.
Igor Ŝafareviĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Игорь Ростиславович Шафаревич | |||||
Naskonomo | Игорь Ростиславович Шафаревич | ||||
Naskiĝo | 3-an de junio 1923 en Ĵitomir, Sovetunio | ||||
Morto | 19-an de februaro 2017 (93-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Tombo | Trojekurov-tombejo vd | ||||
Religio | ortodoksa kristana eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Alma mater | fakultato de mekaniko kaj matematiko de la Moskva Ŝtata Universitato • Matematika Instituto V. A. Steklov vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Andrei Shafarevich vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • homrajta aktivulo • universitata instruisto • disidento vd | ||||
Laborkampo | algebra geometrio • nombroteorio • algebro • galoja teorio • matematiko • dissent • historio de socialismo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Boris Delaunay vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | teoremo de Ŝafareviĉ-Weil ❦ teoremo de Ŝafareviĉ pri solvebla Galoja grupo ❦ formulo de Grothendieck-Ogg-Ŝafareviĉ ❦ grupo de Tate-Ŝafareviĉ ❦ kriterio de Néron-Ogg-Ŝafareviĉ ❦ teoremo de Golod-Ŝafareviĉ ❦ Социализм как явление мировой истории ❦ From Under the Rubble vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1940 finis Moskvan Universitaton, kie lekciis en la jaroj 1944–1975. De 1953 kiel profesoro. De 1943 laboris en Matematika Instituto je la nomo al Steklov ĉe Soveta Akademio de Sciencoj, kie de 1960 estis gvidanto de la fako. En la jaroj 1970–1974 estis prezidanto de Moskva Matematika Instituto. Li estis membro de la germana Leopoldina (1960), Londona Matematika Societo (1974), Usona Nacia Akademio de Sciencoj (1974), Reĝa Societo de Londono (1981). En 1978 ricevis honoran doktorecon de Pariza Universitato.
De la 60-aj jaroj engaĝiĝis en apogo de la viktimoj de komunistaj reprezalioj, Rusa Ortodoksa Eklezio kaj defendmovado pri la homrajtoj kreita de Andrej Saĥarov. Kun la tempo transiris al kritiko de la komunista sistemo laŭ pozicio de la rusa naciismo, ne evitante elementojn kontraŭjudistajn, per kio alproksimiĝis al Aleksandr Solĵenicin, sed malproksimiĝis de demokratiaj medioj.
Publikaĵoj redakti
- Nombroteorio (1985, kunaŭtoro Z. Boreviĉ)
- Fundamentoj de algebra geometrio (1972)
- Geometrioj kaj grupoj (1983, kunaŭtoro V. Nikulin) – monografio dediĉita al esploro de diversaj geometrioj ligitaj kun la erlangena programo de Felix Klein: kvin geometrioj loke identaj kun la surfaco (ebeno, cilindra surfaco, tordita cilindra surfaco, toro, botelo de Klein), geometroj loke identaj kun la tri-dimensia spaco, kristalaj grupoj, hiperbola geometrio.
- Fundamentaj nocioj de algebro (1999) – lernolibro de la moderna algebro ampleksanta laŭvice: korpoj, komutaj ringoj, homomorfioj kaj idealoj, moduloj, algebra dimensio, algebra aspekto de infinitimezaj nocioj, kategorioj, homologia algebro, K-teorio.
- Lineara algebro kaj geometrio (2009, kunaŭtoro A. Remizov)