Igor Aleksandroviĉ Moisejev (ruse Игорь Александрович Моисеев, naskiĝis la 21-an de januaro 1906 en Kievo kaj mortis la 2-an de novembro 2007 en Moskvo) estis fama rusa baleta dancisto kaj koreografo.

Igor Moisejev
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1906 (1906-01-08)
en Kievo
Morto 2-an de novembro 2007 (2007-11-02) (101-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Moscow State Academy of Choreography
Familio
Edz(in)o Tamara Zeyfert • Irina Moiseeva
Parencoj Vladimir Moiseyev
Okupo
Okupo koreografo • baleta dancisto • baleta majstro • dancisto
vdr

Vivo redakti

Moisejev naskiĝis kiel filo de advokato. Post kelakj monatoj de sia naskiĝo, la familio translokiĝis en Parizon kaj estis edukita dulingve. Lia patrino kudris kostumojn por Théâtre du Châtelet kaj tio inspiris lin frutempe al dramo kaj danco.

La familio revenis en 1914 al Rusio kaj setlis en ukraina Poltava, unu jaron poste en Moskvo. Moisejev vizitis tie gimnazion, kie li dediĉis sin al pentrado, liriko kaj sporto. Li enskribiĝis en aĝo de 12 jaroj al la baleta akademio de Vera Mossolova ein. Ŝi rekonis lian talenton kaj helpis lin plustudi en lernejo Aleksander Gorski en la Bolŝoj-teatro, kiun ŝi finis en 1924. Poste li ekdancis en la teatro kaj provis novajn ideojn en la baleto.

 
Igor Moisejev, 1932
en Bolŝoj-teatro

Li iĝis baleta majstro en 1936 kaj en 1937 prezentis propran popoldancan formacion. Lia ligo al folkloro kaj teatro evoluis al landa kaj internacia sukcesego. la ensemblo aperas eĉ hodiaŭ dismonde.

Li ricevis la plej altajn sovetiajn distingojn (trifoje Stalin-premion, Lenin-premion, heroon de la socialista laboro ktp.) kaj eksterlandajn.