Iker Casillas

hispania futbalisto

Iker CASILLAS (prononco [ˈiker kaˈsiʎas], naskiĝis la  20-an de majo 1981(nun 1981-05-20), do nun 42-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel golulo kaj teamestro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "1". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 1998, unue kiel 17-jarulo en la junula teamo, ekde 1999 en la unua profesia vira teamo, estas futbalisto de la klubo Real Madrid kun kies teamo tre ofte estis la ĉefa kaŭzo de la venkoj kiam la aliaj membroj de la teamo ne sukcesas ĉu fari golon ĉu bone defendi.

Iker Casillas
Persona informo
Naskonomo Iker Casillas Fernández
Aliaj nomoj San Iker
Naskiĝo 20-an de majo 1981 (1981-05-20) (42-jaraĝa)
en Mostolo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Sara Carbonero
Amkunulo Sara Carbonero • Eva González
Infanoj 2
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Dum la matĉo kontraŭ Germanio en la duonfinalo de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko okazinta la 7an de julio 2010 li estis kun Carles Puyol, kiu faris golon, unu el la ĉefaj kaŭzoj de la venko, haltigante danĝeran pilkon senditan de germana futbalisto.

Li estas tre konata en Hispanio, la plej konata golulo de la 2000-aj jaroj kaj speciale ŝatata de junulinoj.

en matĉo kontraŭ Anglio en 2009