Ikteredoj

La Ikteredoj (Ikteridae) estas speciriĉa kaj formoriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj en 26 genroj, kutime nigrecaj aŭ koloraj. Tiuj nigraj montras ofte kolorajn markojn, ĉefe ruĝajn, flavajn aŭ oranĝajn. La nomo, signife "kiuj havas ikteron" (pro la elstaraj flavaj plumoj de multaj specioj) devenas el vorto de la antikva greka ikteros, tra la latina ictericus. Tiu grupo inkludas la konatajn ikterojn, la Dolikonikson, sturnelojn, kviskalojn, molotrojn, psarokoliojn kaj la kacikojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ikteredoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Vigors 1825
Genro: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ruĝaflugila agelajo
Purpurkapa eŭfago
Brunkapa molotro

Karakteroj redakti

Disvastiĝo redakti

Ikteredoj ekskluzive troviĝas en la Nova Mondo. De Nordameriko tra Mezameriko ĝis Sudameriko ili vivas en multaj diversaj vivejoj.

La plej multaj specioj loĝas en la arbaroj kaj arbaraj regionoj, aliaj vivas en malferma tereno, en ĝardenoj, dezertoj, arbustaro aŭ ĉe marĉoj.

La plej altaj densecoj de reproduktantaj specioj troviĝas en Kolombio kaj en suda Meksiko.[1]

La moderklimataj specioj estas migrantaj, kun multaj specioj kiuj nestumas en Usono kaj Kanado kiu migras suden al Meksiko kaj Centrameriko.

Manĝo redakti

La Psarokolioj specialiĝis al fruktoj kiel nutraĵo, dum la plej multaj Ikteredoj preferas insektojn. Iuj specioj estas ĉiomanĝantoj kaj eĉ iom malgrandajn vertebrulojn ili ne rifuzas. Ĝenerale estas granda vario.

Psarokolioj kaj kacikoj uzas la bekokapablon por amlfermi la ŝelon de fruktoj kaj akiri la mildajn intrenojn, kaj havas longajn bekojn adaptitajn al tiu proceso. Aliaj kiaj la molotroj kaj la Dolikonikso havas pli mallongajn kaj fortikajn bekojn por rompi semojn. La Nesopsaro uzas sian bekon por traserĉi inter arboŝelo kaj epifitoj, kaj adoptis la evoluan niĉon kiun plenas en Novtropikoj la Dendrokolaptedoj. Ikteroj suĉas nektaron.

Reproduktado redakti

La reprodukta kutimaro de tiuj birdoj estas simile varia, inklude pendantajn tekstitajn nestojn ĉe ikteroj kaj psarokololioj.

Multaj ikteredoj estas koloniaj, kiuj nestumas en kolonioj de ĝis 100,000 birdoj.

Kelkaj specioj, ekzemple la Molotroj (Molothrus), estas nestoparazitoj: inoj demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj specioj, samkiel la Kukolo.[2]

Morfologio redakti

La inoj ĝenerale estas malpli grandaj ol la maskloj kaj foje eĉ portas diferencajn plumarojn (seksa duformismo). Ekzemple la masklo de Grandavosta kviskalo estas 60 % pli fortikaj ol sia ino. Al la plej malgrandaj specioj apartenas Hortiktero 15 cm longa kaj 18 g peza, dum la plej granda specio estas la Verda psarokolio, 52 cm longa kaj 445 g peza. Tiu vario estas pli granda ol ĉe aliaj paserinaj familioj (escepte la Kalipturo kiu apartenas al la Kotingedoj, kiu havus pli grandan varion[3]).

Bekomalfermo redakti

 
Masklo de Purpurkapa eŭfago ŝajne kun malferma beko tragrunde (vidu tekston).

Malkutima morfologia adapto kunhavata de ikteredoj estas bekomalfermo, laŭ kio kranio estas formata tiele ke ĝi permesas malfermi ties bekojn ege forte por preni kaŝitajn manĝerojn tragrunde.

Variaĵoj redakti

Kelkaj specioj de ikteredoj iĝis agrikulturaj plagoj, ekzemple la Ruĝaflugila agelajo en Usono, estas konsiderataj la plej damaĝaj plagoj ĉe kelkaj kultivoj, kiaj tiu de la rizo.[4] La kosto kontroli agelajojn en Kalifornio estis $30 por ĉiu akreo en 1994.

Ne ĉiuj specioj estis sukcesaj, kaj kelkaj estas minacataj de formorto. Tio okzas ekzemple ĉe insulaj formoj kiaj la Nesopsaro de Jamajko kaj la Sanktalucia iktero, kiuj estas minacataj pro habitatoperdo.

Genroj kaj elektitaj specioj redakti

 
Buloka iktero
 
Baltimora iktero
 
Trupialo

Notoj redakti

  1. Lowther P (1975) "Geographic and Ecological Variation in the Family Icteridae" Wilson Bulletin 87 (4): 481-495
  2. Parkes, Kenneth C. (1991), Forshaw, Joseph, ed., Encyclopaedia of Animals: Birds, London: Merehurst Press, pp. 214–215, (ISBN 1-85391-186-0) 
  3. Prum, Richard O.; Snow, David W. (2003), "Cotingas", in Christopher Perrins (Eld.), Firefly Encyclopedia of Birds, Firefly Books, pp. 432–433, (ISBN 1-55297-777-3) 
  4. Dolbeer, R & S Ickes (1994) "Red-winged Blackbird feeding preferences and response to wild rice treated with Portland cement or plaster" Vertebrate Pest Conference Proceedings collection Proceedings of the Sixteenth Vertebrate Pest Conference (1994) (W.S. Halverson& A.C. Crabb, Eds.) Univ. of Calif.:Davis.