IktiopterigojIchthyopterygia ('fiŝ-naĝiloj' - nomo ekuzita de Sir Richard Owen en 1840 por ordo de prahistoriaj reptilioj, kvankam ĝi nuntempe plej ofte uziĝas por la superfamilio al kiu apartenas interalie la fiŝosaŭroj (Ichthyosauria = "fiŝa lacerto" < malnov-greka: ιχθυς 'fiŝo' + σαυρος 'lacerto'), estis grandaj marreptilioj kiuj similis fiŝojn kaj delfenojn. Iktiopterigoj vivis dum la plej granda parto de la mezozoiko; ili aperis antaŭ ĉirkaŭ 250 milionoj da jaroj, iomete pli frue ol la dinosaŭroj, kaj malaperis antaŭ 90 milionoj da jaroj, ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj antaŭ ol la dinosaŭroj formortis. Dum la meza triaso ekzemple la fiŝosaŭroj evoluis de ankoraŭ ne identigitaj ter-reptilioj kiuj ekvivis enakve, evoluo paralela al tiu de la modernaj cetacoj. Ili estis aparte abundaj dum la ĵurasio, ĝis la pleziosaŭruloj ilin anstataŭigis kiel ĉefaj marpredantoj en la kretaceo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Iktiopterigoj
Troveblo de fosilioj: Meza triaso - malfrua kretaceo
Fiŝosaŭro (trovita en Holzmaden) Muzeo Wiesbaden
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Iktiopterigoj Ichthyopterygia
Richard Owen, 1840
Konserva statuso
fosilioj

ekzemple la

  • Fiŝosaŭroj Ichthyosauria
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr