Iktiosaŭro (Ichthyosaurus < malnov-greka: ιχθυς 'fiŝo' + σαυρος 'lacerto') estis formortinta genro de reptilioj apartenanta aŭ al ordo de fiŝosaŭroj. Ĝi estas eble la plej bone konata fiŝosaŭra genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Iktiosaŭro
Troveblo de fosilioj: Frua ĵurasio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Fiŝosaŭroj Ichthyosauria
Familio: Iktiosaŭredoj Ichthyosauridae
Genro: Iktiosaŭro Ichthyosaurus
de la Beche & Conybeare, 1821
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Iktiosaŭro estis malpli granda ol la plimulto de siaj parencoj, atingante longecon de 2 m. Oni trovis centojn da nekredeble bone konservitaj fosiligitaj iktiosaŭraj skeletoj en la ĵurasia roko ĉe Holzmaden en Germanio; iuj ostoj ankoraŭ estis kunligitaj. Iuj fosiliaj iktiosaŭroj ankoraŭ havis bebajn specimenojn ene de si, kio indikas ke iktiosaŭroj (kaj aliaj fiŝosaŭroj) estis vivonaskaj. La germanaj fosilioj ankaŭ montras la profilon de la iktiosaŭra haŭto, de kio oni povas konstati ke ĝi havis karnecan dorso-naĝilon kaj grandan vosto-naĝilon. Fosilioj de aliaj fiŝosaŭroj atestas pri tio ke ĉi tiu trajto ne apartenis nur al iktiosaŭro.

La orel-ostoj de iktiosaŭro estis solidaj kaj verŝajne transsendis enakvan vibradon al la interna orelo. Ĉasado per vidpovo tamen estis la maniero laŭ kiu la iktiosaŭro sin manĝigis: ĝi havis grandajn, sentemajn okulojn, kiujn protektis ostecaj ŝirmiloj. La esplorado de iktiosaŭraj koprolitoj montras ke ĝian dieton konsistigis fiŝoj kaj loligoj.

Desegnaĵo de iktiosaŭra skeleto