La brazila muzika kaj kultura grupo Ilê Aiyê (jorube por „la mundo“; la kompleta nomo estas Associação Cultural Bloco Carnavalesco Ilê Aiyê) estas la plej malnova afrikisma karnavala bloko ("bloco" = grupo de karnavalaj dancistoj kaj muzikistoj) en Salvador de Bahio. Dum karnavalo ĝi ludas kun proksimume tri mil membroj kaj gastoj sian propran miksaĵon el samboregeo kaj afoŝeo. Krom tio pli malgranda ensemblo, Band'Aiyê, prezentas la tutan jaron sursceneje ankaŭ en eksterlando.

Ilê Aiyê en Belo Horizonte en 2013
Membroj de la bloco afro Ilê Ayê dum karnavalo.

Historio redakti

En 1974 la du muzikistoj Antônio Carlos dos Santos (nomata Vovô) kaj Apolônia fondis la grupon Ilê Aiyê en la kvartaloj Curuzu kaj Liberdade, kiuj validas kiel la plej granda kohera kolonio loĝata ekskluzive de homoj devenaj el Afriko, kaj klare referencis al la afrika heredaĵo. La bloko ligis tion kun politikaj postuloj de egalrajtigo de la nigrula loĝantaroj. Per la decido, ne enpreni blankulajn membrojn, Ilê Aiyê ekigis en Brazilo vastan diskuton pri „nigrula rasismo“ kaj trafis je la blankula loĝantaro sur akran rifuzon. Krome la konservema gazetaro nomis la asocion „rasisma bloko“. Tiutempe la afoŝea grupo Filhos de Gandhy estis la ununura muzikistaro, kiu ludis afrikobrazilan muzikon.

La influo, kiun Ilê Aiyê kaŭzis sur la muzika vivo de Bahia, estis tamen jam post malmultaj jaroj de ekzisto tre granda: La unua partopreno de karnavalo en 1975 ekigis ondon da fondado de afrikobrazilaj blokoj. Proksimume 1980 la karnavalo de Salvador validis kiel komplete „afrikigita“.

 
Ilê Aiyê en 2011

Kiel kultura asocio Ilê Aiyê aktivas ankaŭ trans la muziko. Ĝi ekzemple proponas krom la propra Escola de Música e Percussão Banda Eré por la instruo de ĥorkantado kaj tamburado al infanoj kaj junuloj ankaŭ kursojn pri tajlorado kaj tamburkonstruo same kiel kursojn kvalitigajn ekzemple al elektristo aŭ pri la manipulado de komputiloj. Jam frue Gilberto Gil subtenis la blokon, komponante kanton nome Ilê Aiyê. Verkisto Antônio Risério priskribis en la libro Carnaval Ijexá la historion de Ilê Aiyê, multaj aliaj artistoj de brazila muziko, ekzemple Margareth Menezes aŭ Daniela Mercury dediĉis kantojn al ili.

Diskaro redakti

  • Ilê Aiyê, Polygram 1984 (eĉ en Brazilo delonge forvendita)
  • Ilê Aiyê, Sony 1989 (kun Caetano Veloso kaj Martinho da Vila kiel gastoj)
  • Canto Negro, Braziloid 1992 und Velas 1996
  • 25 Anos, Natasha Records/Sony 1999, produktita de Arto Lindsay (kun Milton Nascimento kaj Daúde kiel gastoj)

Eksteraj ligiloj redakti