Ilhabela

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo

Ilhabela 23° 46′ 28″ S 46° 21′ 20″ U / 23.77444 °S, 46.35556 °U / -23.77444; -46.35556 (mapo) - portugale Belega insulo - estas arkipelago kvar kilometrojn antaŭ la marbordo de Brazilo. Samtempe ĝi (oficiale portugale Município de Ilhabela) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Paraíba Paulista kaj en la mikroregiono Caraguatatuba. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 34 934 loĝantoj sur areo de 347,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 101 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 24 349. La teritorio havas komunan limon kun Caraguatatuba.

Ilhabela
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Vale do Paraíba Paulista
Mikroregiono Caraguatatuba
Fondita 3-a de septembro 1805
Poŝtkodo 11630-000
Telefonkodo 12
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34 934  (2022) [+]
Loĝdenso 101 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 47′ S, 45° 21′ U (mapo)-23.777777777778-45.357777777778Koordinatoj: 23° 47′ S, 45° 21′ U (mapo) [+]
Alto 7 m
Areo 347,5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Ilhabela (Brazilo)
Ilhabela (Brazilo)
DEC
Ilhabela
Ilhabela
Situo de Ilhabela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ilhabela [+]
vdr

Situo redakti

Ĝi situas en distanco de 205 km de urbo San-Paŭlo kaj 340 km de urbo Rio-de-Ĵanejro.

Ĝi inkludas la insulojn: Ilhabela (oficiale: "Ilha de São Sebastião"), Búzios, Vitoria, Cabras, Castelhanos, Enchovas, Figueira, Lagoa, Serraria. Ĝi estas atingebla per pramŝipo de São Sebastião.

Historio redakti

Kiam la portugaloj koloniigis Brazilon en 1500, Ilhabela estis loĝata de tupioj, kiuj nomis ĝin "Ciribai" (= "trankvila loko").

La 20-an de januaro 1502 (festo de kristana sanktulo Sebastiano) malkovris la insulon portugala ŝipo kun Amerigo Vespucci surborde, kiu nomis gin "Insulo de São Sebastião".

En 1805 ĝi estis agnoskita komunumo kaj ricevis la nomon "Villa Bella da Princeza" honore al la reĝidino de Beira. Dum la epoko de Estado Novo de diktatoro Getúlio Vargas la insulo denove ŝanĝis sian nomon: "Formosa". Sed en 1944 (30-a de novembro) ĝi fine reestiĝis "Ilhabela".

Turismo redakti

Ilhabela estas ŝatata loko por akvosportoj, aparte fama por velado, pluraj velo-konkursoj okazis tie. Ĉirkaŭ la insularo troviĝas pli ol 50 ŝipruinoj, 6 el ili viziteblaj por subakviĝantoj.

La insularo havas multajn migradvojojn diversgrade malfacilajn, multaj akvofaloj en ĝangala ĉirkaŭo allogas turistojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti