Ilja Kutepov

rusia futbalisto

Ilja Kutepov aŭ plennome Ilja Olegoviĉ Kutepov - cirile Илья Олегович Кутепов, angle latinliterigata Ilya Olegovich Kutepov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  29-an de julio 1993(nun 1993-07-29) en Stavropol, do nun estas 30-jara.

Ilja Kutepov
en 2017
en 2017
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1993 (1993-07-29) (30-jaraĝa)
en Stavropol
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
en 2016

Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Spartak Moskvo. Krome Ilja Kutepov ekde la jaro 2016 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "3".