Ilja Nikolajeviĉ Uljanov (ruse Илья Николаевич Ульянов; (1831-1886) estas rusia pedagogo, klerigisto, patro de Lenin

Ilja Uljanov
Persona informo
Naskonomo Илья Николаевич Ульянин
Naskiĝo 14-an de julio 1831 (1831-07-14)
en Astraĥan, Astraĥana gubernio,  Rusia Imperio
Morto 12-an de januaro 1886 (1886-01-12) (54-jaraĝa)
en Uljanovsko, Simbirska gubernio,  Rusia Imperio
Mortokialo cerba sangado
Lingvoj rusagermanaanglafranca
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Ŝtata Universitato de Kazano
Familio
Patro Q124355277
Edz(in)o Marija Aleksandrovna Blank
Infanoj Vladimiro Lenino • Maria Ulyanova • Aleksandr Uljanov • Dmitry Ulyanov • Olga Ulyanova • Anna Ulyanova
Okupo
Okupo pedagogoinstruistopolitikisto
vdr

En 1855-69 Ilja Uljanov instruis matematikon en Penza nobelula instituto, en Niĵegoroda gimnazio kaj fraŭlina lernejo. Ekde 1869 li estas inspektoro kaj de 1874 ĝis sia morto li estas direktoro de popolaj lernejoj de Simbirska gubernio.

Entute dum la kleriga agado de Ilja Uljanov estis malfermitaj 450 lernejoj por rusoj kaj 89 por nerusaj infanoj (tataraj, mordvaj, ĉuvaŝaj), pli ol 400 bibliotekoj, estis konstruitaj pli ol 200 lernejaj konstruaĵoj.

La pedagogia koncepto de Ilja Uljanov formiĝis sub la influo de vidpunktoj de rusiaj verkistoj-demokratoj kaj sub tiu de la elstara rusa pedagogo Konstantin Uŝinskij. Li estis subtenanto de plurflanka klerigado, egala por ambaŭ seksoj, por rusoj kaj aliaj popoloj. Li opiniis ke la lernado devas okazi en gepatra lingvo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.