La Iljuŝin Il–76 (NATO raportnomo: Candid) estas kvarmotora, mezgranda transporta aviadilo, disvolvita en Sovetunio, en la planburoo Iljuŝin, fine de la 1960-aj jaroj.

Oni originale planis ĝin por militista celo, anstataŭigo de Antonov An-12 kaj An-22, kiel mezkategoria aviadilo, kapabla transporti 40–50 tunojn. Oni elformis per zorga planado robustan, multflankan aviadilon, kiun funkciigas hodiaŭ multaj civilaj aviadilaj kompanioj. Ĝia multflankeco montras, ke oni evoluigis diverscelajn aviadilojn surbaze de ties konstruo.

Historio redakti

La evoluigo de la aviadilo komenciĝis en 1966, laŭ dekreto de la aviadila ministro de Sovetunio. La unua prototipo pretiĝis en komenco de 1971, la seria produktado komenciĝis en 1973. Oni produktis la tipon en la ĉefurbo de la hodiaŭa Uzbekistano, Taŝkento. Post disiĝo de Sovetunio, la produktado ĉesis.

La aviadilo havas elstarajn flugkapablojn, ĝi povas deteriĝi (malplene) sur 700 m kaj surteriĝi, halti sur 400 m.

Teknikaj datenoj redakti

 

  • longo = 46,59 m
  • enverguro = 50,50 m
  • alto = 14,76 m
  • flugila surfaco = 300 m2
  • maso = 72 000 kg, MD/TD: 92 000 kg, MF/TF: 104 000
  • utila ŝarĝo = 40 000 kg, M/T: 48 000 kg, MD/TD: 50 000 kg, MF/TF: 60 000
  • maksimuma deteriĝa maso = M/T: 170 000 kg, MF/TF: 210 000

motoro = 4 db Solovjov D–30, dudirekta jetmotoro, MF/TF: 4 PS–90A2

  • ŝovforto = 117,7 kN/unuo (entute. 470,8 kN), MF: 156,9 kN/unuo (entute 627,6 kN)
  • maksimuma rapido = 858 km/h
  • atingopovo kun maks. ŝarĝo = 4000 km, kun plusaj fuelujoj 6700 km
  • maksimuma flugalto = 13 000 m