Illampu [iJAMpu] estas la kvara plej alta monto en Bolivio. Ĝi situan en la norda parto de la Reĝa Kordilero, nome parto de Andoj, oriente de la Lago Titikaka. Ĝi kuŝas ĝuste norde de iome pli alta Janq'u Uma, ĉe la urbo Sorata. La Glaĉero Laguna, situa en la masivo de Illampu-Janq'u Uma, estas la 17a plej alta lago en la mondo.

Illampu
monto
supermara alteco

6 331 m

Geografia situo 15° 49′ S, 68° 33′ U (mapo)-15.81171-68.542934Koordinatoj: 15° 49′ S, 68° 33′ U (mapo) f4
Illampu (Bolivio)
Illampu (Bolivio)
DEC
Illampu
Illampu
Situo de Illampu
Map
Illampu
vdr
Monto Illampú en Majo 2007.

Spite esti pli malalta ol Janq'u Uma, Illampu havas pli krutan montopinton, kun pli surloka reliefo, kaj ĝi estas iome pli forta grimpado. Fakte ĝi havas "la plej forta normala vojo inter ajnaj el la 6 000-uloj en Bolivio."[1] La plej facila vojo, laŭ la Sudokcidenta Flanko, estas ja malfacila kun neĝokovritaj deklivoj ĝis 65 gradoj. Ĝi estas alirebla el alta kampadejo en la norda flanko de la masivo. La pinto estis unuafoje grimpita la 7an de Junio, 1928, laŭ tiu vojo, fare de Hans Pfann, Alfred Horeschowsky, Hugo Hörtnagel (Germanoj) kaj Erwin Hein (el Aŭstrio). Alia vojo estas la "Germana Vojo" ĉe la sudokcidenta flanko kaj la Sudflanka Vojo, ambaŭ alproksimigitaj el la okcidenta flano de la masivo.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Yossi Brain, Bolivia: a climbing guide, The Mountaineers, 1999, ISBN 0-89886-495-X; paĝoj 18, 96-99.