Illescas [ijEskas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la tria urbo laŭ enloĝantaro[1] de la Provinco Toledo post Talavera de la Reina kaj Toledo mem.

Illescas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45200
Retpaĝaro oficiala retejo
Politiko
Urbestro Fernando Javier Cabanes Ordejón, PP
Demografio
Loĝantaro 22 482  (2010)
Loĝdenso 394,42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 3° 51′ U (mapo)40.122777777778-3.8455555555556Koordinatoj: 40° 7′ N, 3° 51′ U (mapo) [+]
Alto 583 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Illescas (Hispanio)
Illescas (Hispanio)
DEC
Illescas
Illescas
Situo de Illescas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Illescas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Illescas en la provinco Toledo kaj en Hispanio
La Anunciación, El Greco, en Illescas.
La Virgen de La Caridad (Karitata Virgulino), El Greco, en Illescas.
La Coronación (Kronigo), El Greco, en Illescas..
La Natividad (Nasko), El Greco, en Illescas.
Sankta Ildefonso, El Greco, en Illescas.

loĝantaro redakti

La loĝantaro nomiĝas illescanos, illarcurienses aŭ uleskanoj. La censita enloĝantaro en 2010 estis de 22.482 loĝantoj kaj la denseco estas de 394,42 loĝ/km².

En 1561 estis 12.000 loĝantoj, kaj tio malpliiĝis dum postaj jarcentoj. Meze de la 18a jarcento laŭ la censo de Ensenada, Illescas iĝis urbeto kun grava abundo de hidalgoj kaj religiuloj. La enloĝantaro estis en 1752 de 1.481 loĝantoj.

Dum la 20a jarcento la vilaĝo rekuperiĝis demografie. En 1956 la enloĝantaro estis de 2.325 loĝantoj kaj en 2001, de 12.234, supere la unuan fojon la nombron de enloĝantaro maksimuma kiun Illescas iam havis el la 16a jarcento. En la aktualo ĝi estas la tria municipo plej loĝata de la provinco, post nur Talavera kaj Toledo. Aktuale la municipo havas pli da 20.000 loĝantoj. La kernaj domaroj estas la zono centra kaj du urbanizaj domaroj separataj: nome Dehesa de Moratalaz kaj Señorio de Illescas, el kiuj tiu lasta estas la zono plej etenda kaj kie situantas ankaŭ gravaj entreprenoj ekzemple de la sektoro aerfluga kia Airbus.

Situo redakti

Illescas estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 583 m; je 35 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj same je 35 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 57 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°7′22″ N 3°50′44″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «en ampleksa ebenaĵp, survoje el Madrido al Toledo».[2] Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Casarrubuelos, Cubas de la Sagra, Torrejón de la Calzada kaj Torrejón de Velasco norde, en la Regiono de Madrido, kaj Yeles oriente, Numancia de la Sagra kaj Yuncos sude, kaj Cedillo del Condado, El Viso de San Juan, Carranque kaj Ugena okcidente, en la Provinco Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

Oni supozas prahistoriajn setlejojn eĉ dum la 3a jarcento a.K. kaj rilato kun la urbo Ilarcuris, citita de Ptolomeo. Certe dum la epoko de la Romai Imperio la loko estis loĝata. Dum la araba epoko oni konstruis alkazaron kaj kelkajn fortikaĵojn kiuj dum la konkero de Toledo fare de la kristana reĝo Alfonso la 6-a estis konkeritaj en 1085. Tiu sama reĝo rekonstruigis ilin. Poste la loko estis donata al episkopo de Toledo, kaj poste reiĝis reĝa teritorio en 1124.

En 1154 Alfonso la 7-a proklamis la privilegian dokumenton kaj post kvar jaroj la vilaĝo ekreapartenis al arkiepiskopa teritorio ĝis 1575, kiam iĝis definitive posedo de la reĝa jurisdikcio. Dum tiuj jarcento oftis la konfliktoj inter la vilaĝo kaj la katedrala hegemonio.

Ĝi estis loko favorata de reĝoj, sed perdis tiun privilegion kadre de la Milito de la Komunumoj de Kastilio, kiam la ijeska Francisco de Guzmán estis kapitano de la komunuma armeo de la rotoj de Juan de Padilla.

Komence de la 19a jarcento, la francaj armeanoj demuntis monaĥejon de franciskanoj. Meze de tiu jarcento la vilaĝo havis 300 domojn kaj de tiam ekis lanta disvolviĝo al kio kontribuis la alveno de la fervojo ĉirkaŭ 1876.

Dum la 1960-aj jaroj etendiĝas la kerna domaro kaj komencas disvolviĝo kaj industria kaj de la sektoro de servoj. La municipo ĝuas duan epokon de etendo kaj disvolviĝo.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

  • Arko de Ugena: unika resto de la antikva Pordego de Ugena, unu el la kvin kiujn havis la murego. De stilo mudeĥara, oni supozas, ke ĝi konstruiĝis dum la 11a jarcento, kiam Alfonso la 6-a muregigis la vilaĝon.
  • Monaĥejo de la Koncipiĝo de la Dipatrino: fondita per papa buleo en 1514, post iniciato de la Kardenalo Cisneros. La unua abatino, nome Inés de la Concepción, estis kuzino de la Kardenalo.
  • Hospitalo Nuestra Señora de la Caridad: konstruita inter la jarcentoj 16a al 17a.
  • Sanktejo de Nuestra Señora de la Caridad: konstruita hacia el 1500, enhavas kvin gravajn pentraĵojn de El Greco: nome La Caridad (karitato), Sankta Ildefonso, La Coronación de la Virgen (kronigo), La Natividad (nasko) kaj La Anunciación.[3]
  • Preĝejo kun mudeĥara turo: deklaritaj nacia monumento en 1920.
  • Calle Real (Reĝa Strato): dum jarcentoj akso de la vivo de la vilaĝo inter du pordegoj, tiuj de Madrido kaj Toledo. Estis gastejoj kaj blazonaj domegoj el kiuj kelkaj restas.
  • Plaza de las Cadenas (Ĉenoplaco): situa antaŭ la Preĝejo de la Karitato, konservas ulmon ĉirkaŭ duonjarmilan.

Festoj redakti

Gravuloj redakti

  • David De Gea, aktuala golulo de la brita teamo Manchester United kaj de la Nacia Selekto de futbalo sub-21 de Hispanio. Iam ludis en la Atlético de Madrid. Naskiĝis hazarde en Madrido, sed vivis el nasko en tiu urbo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Ciudades de la provincia de Toledo por población http://es.wikipedia.org/wiki/Provincia_de_Toledo#Ciudades_de_la_provincia_de_Toledo_por_poblaci.C3.B3n
  2. Madoz, vol 9, paĝo 421.
  3. FUNCAVE

Vidu ankaŭ redakti