Ilonka Kabos [1], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kabos Ilonka estis hungara pianisto, altlernena instruisto. Ŝia origina persona nomo estis Ilona. Ŝia patro estis Ede Kabos, ŝia edzo estis Lajos Kentner.

Ilonka Kabos
Persona informo
Naskonomo Kabos Ilona
Naskiĝo la  7-an de decembro 1898(nun 1898-12-07)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de majo 1973
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono (Britio)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Ede Kabos
Edz(in)o Lajos Kentner
Okupo
Okupo pianisto • piano instruisto • universitata instruisto
vdr

Ilona Kabos [2] naskiĝis la 7-an de decembro 1898 en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de majo 1973 en Londono.

Biografio redakti

Ilonka Kabos frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Árpád Szendy, Leó Weiner kaj Zoltán Kodály. Ŝi debutis kiel pianisto en 1916, depost la 1-a mondmilito ankaŭ eksterlande. Ŝi faris piankoncertojn en Nederlando, Hispanio, Italio, Germanio, Francio kaj Anglio. Inter 1931 kaj 1936 ŝi instruis en la Muzikakademio. Ekde 1938 ŝi vivis en Lpndono, ŝia domo estis centro de la muzika vivo, tie estis ofte hungaraj gastoj Georg Solti kaj Tamás Vásáry (en 1946 Zoltán Kodály). Ŝi gvidis piankursojn en Okcidenta Eŭropo kaj Usono. En 1961 ŝi retiriĝis, sed la instruado ne ĉesis. Inter 1956-1972 ŝi revizitis Hungarion, tiam ŝi estis ĵuriano.

Ŝiaj studentoj (elekto) redakti

Fontoj redakti