Imatra

komunumo en Finnlando

Imatra estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Karelio de Finnlando, ĉe la landlimo de Rusio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 25 655 loĝantoj sur areo de 154,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 166 loĝantoj/km². Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando. La urbo estas konata turisma ekskursocelo pro loka akvofalo, finne nomata Imatrankoski [imɑtrɑŋˌkoski]: La rivero Vuoksi falas tie 18 metrojn ene de vojo de 500 metroj en mallarĝa granita gorĝo. Ekde 1929, la akvofalo tamen uzatas por generi elektron (al tio aludas la tri fulmoj de la urba blazono, simboligantaj elektran energion) kaj la akvo estas deturnita. Nur en certaj intervaloj de la aperturoj estas malfermitaj kaj inundas la malnovan akvofalan fluejon. La fluo de la akvofalo estas tiam po 500 m³ laŭ sekundo. Kaj la rekte apuda urboparto Imatrankoski kiel la urbo Imatra ricevis sian nomon de la akvofaloj.

Imatra

Blazono de Imatra

Situo de Imatra

Blazono Situo
komunumourbetourbo • limurbo
www.imatra.fi
Provinco Suda Karelio
Fondita 1948
Areo 191,6 km²
Loĝantaro 25 655 (2021)
Finnlingvaj 97,6 %
Svedlingvaj 0,1 %
vdr
la akvofalo de la rivero Vuoksi
urbocentre

Kampurbo Imatra estis fondita en 1948. Plejparto el komunumo Jääski restis en cedita areo kaj tamen komunumo Jääski agis plu sendependa sed en 1948 tiu komunumo estis nuligita. Estis fondita kampurbo Imatra, al kiu oni ligis plejparton de ne-cedita areo de Jääski. Aliaj ne-ceditaj partoj de Jääski estis ligita al Ruokolahti kaj Joutseno. Al kampurbo Imatra oni ligis ankaŭ malmulte alian areon ol ne-cedita areo de Jääski. Imatra estas urbo ekde 1971.

La Imatrankoski-akvofaloj estas unu el 27 oficialaj "Naciaj Pejzaĝoj de Finnlando". Ekde la vizito de la imperiestrino Katarina la Granda en 1772 la akvofaloj estas populara turisma destino. Pri tio atestas ekzemple la luksa hotelo Valtionhotelli de 1903 rekte ĉe la akvofaloj. Hodiaŭ en la turisma sezono de meze de junio ĝis meze de aŭgusto unufoje tage dum 20 minutoj la akvofalo estas "montrata". Vizitantoj povas vidi la spektaklon de arkaĵa ponto aŭ de loka parko sube. Dum malfermatas la kluzoj per laŭtparoliloj estas aŭdigas la muzikaĵo "bolas la rivero" de Jean Sibelius.

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti