La Imita akcipitro (Accipiter imitator) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Imita akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. imitator
Accipiter imitator
(Hartert, 1926)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri tre bruneca kaj strieca birdo pli malhela supre kun horizontalaj nigrecaj strioj en dorso kaj flankoj kaj fajna strioj en longa vosto. La subaj partoj estas helaj kaj la gorĝo blankeca. La hokoforma beko estas griza (nigra pinte) kun flava vaksaĵo. Ankaŭ la irisoj kaj kruroj estas flavecaj; la ungoj nigrecaj.

Ĝi troviĝas kiel endemio en Bougainville, Papuo-Novgvineo kaj en Choiseul kaj Santa Isabel, Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj kaj arbarbordoj de malaltaj teroj (400 m) kaj montararbaroj (eble ĝis 1,000 m).

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo (lignoproduktado) kaj degradado (ĉefe en konkurenco kun la Blankagorĝa akcipitro, A. albogularis). Ĝi estas rara specio, sed eble estis neatentita pro kaŝemaj arbaraj kutimoj kaj eble manko de distinga alvoko. Ĝi estas konata nur el unu specimeno el Bougainville kaj kelkaj vidaĵoj el kaj Choiseul kaj Santa Isabel. Dum multaj semajnoj de kampolaboro en ĉiuj tri insuloj en la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj, ĝi estis vidata nur unufoje en Bougainville kaj kelkfoje en la vilaĝo de Tirotonga en Santa Isabel. La similo de tiu specio kun la polimorfa simpatria Blankagorĝa akcipitro, A. albogularis, kondukis al nombro de necertaj vidaĵoj, inklude birdojn el la malproksima insulo de Makira.

Oni ne konas multe pri ties ekologio kaj la niĉoseparo rilate al la Blankagorĝa akcipitro, sed la mallongaj flugiloj kaj pli longaj kruroj sugestas, ke ĝi estas pli bone adaptata al interna arbaro.

Referencoj redakti