Immanuel Hermann Fichte

germana filozofo

Immanuel Hermann von FICHTE (naskiĝinta la 18-an de julio 1797 en Jena, mortinta la 8-an de aŭgusto 1879 en Stuttgart) estis germana filozofo teisma, pedagogo kaj filo de Johann Gottlieb Fichte.

Immanuel Hermann Fichte
Persona informo
Immanuel Hermann Fichte
Naskiĝo 18-an de julio 1796 (1796-07-18)
en Jena
Morto 8-an de aŭgusto 1879 (1879-08-08) (83-jaraĝa)
en Stutgarto
Tombo Fangelsbachfriedhof vd
Religio Evangelia eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Virtembergo vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Profesio
Okupo filozofo • teologo • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en BonnoTübingen vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verkoj redakti

Fichte estis ekde 1822 gimnazia profesoro unue en Saarbrücken, poste je Düsseldorf kaj ekde 1836 eksterorda kaj ekde 1840 orda profesoro ĉe la Universitato de Bonn. En 1842 li sekvis vokiĝon samofican al Tübingen. Post nobeliĝo en 1867 li retiriĝis ekloĝonte en Stuttgart.

Liaj plej gravaj skrbitaĵoj jenas: »Sätze zur Vorschule zur Theologie« (Stuttgart 1826); »Beiträge zur Charakteristik der neuern Philosophie« (Sulzbach 1829); »Über Gegensatz, Wendepunkt und Ziel heutiger Philosophie« (Heidelberg 1832–36); »Religion und Philosophie in ihrem gegenwärtigen Verhältnis« (Heidelberg 1834); »Die Idee der Persönlichkeit und der individuellen Fortdauer« (Elberfeld 1834); »Die spekulative Theologie« (Heidelberg 1846–47): »System der Ethik« (Heidelberg 1850–53); »Anthropologie« (Heidelberg 1856); »Psychologie« (Heidelberg 1864–73); »Vermischte Schriften« (Heidelberg 1869); »Die theistische Weltansicht und ihre Berechtigung« (Heidelberg 1873); »Der neuere Spiritualismus« (Heidelberg 1878); krome multaj artikole en la ekde 1837 aperinta kaj de li kunredaktita gazeto »Zeitschrift für Philosophie und spekulative Theologie« (Tübingen 1837–48, poste ekde 1852 en Halle 1852). Fichte krome eldonis la verkojn patrajn kaj ties biografion kaj leterinterŝanĝaron.

Filozofiaj starpunktoj redakti

Filozofie li perantas inter malsamaj modoj pro kio li proponis regule farotajn kunvenojn de filozofoj por plifaciligi interkomprenon. La unuan li vere efektivigis en Gotao en 1847 kie oni salutitis per la prelego »Über die Zukunft der Philosophie« (Stuttgart 1847). Fichte difinis kiel akregajn kontraŭojn la strikte monisma metafiziko konanta nur unu estanton kaj la strikte idividualisma metafiziko konanta nur multajn estantojn. Kiel ties-ĉi reprezentatantojn li taksis inter la modernulojn Hegelo kaj Johann Friedrich Herbart reklamadantaj panteismon kaj deismon. Al ili Fichte kontraŭigis la teismon de Leibniz, reprezentanto de la unueco en la multeco kaj de la multeco en la unueco (Urmonas und Monaden). Dume Fichte en la frua periodo celis solvi la interfilozofajn problemojn pere de la la hipoteza vojo li preferis en pli malfruaj kaj pli psikologiaj skribaĵoj la vojon empirisman. La ekzisto de la dia aĵaro pruvotas kiel afero ene estanta en la homa spirito kaj transcenda (in ihm und über ihm seiend). Ĉar faktas kiel io superempirisma la empirismaro, kiel io pli supra kaj spirita individueco en la homoj krom ties malaltaj, teraj flankoj. Tion li nomis genio, senpera ligilo inter dio kaj la homo. La metafizika problemo laŭ la rilato inter tiaj genioj antaŭ dio, la prapersono, sekve venigatas en la superan, supersencan mondon. La ekzisto de genio en sensiva homo atestatas per faktoj de pli superaj spertoj ekz. per liaj ekstrasensaj kapabloj.

La referencado je nuraj hipotezoj kaj lia de li mem prenita rolo kiel ada peranto inter multaj tre diversaj fakuloj kaj doktrinoj igis kelkajn taksi Fichte duonscienculo. Tamen ĉiuj ŝatis lian sinceran karakteron.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 541-542 (interrete tie ĉi)

Eksteraj ligiloj redakti