La Latina vorto imperator derivas el la radiko de la verbo imperare, signifa ‘ordoni, estri’. Ĝi estis origine uzita kiel titolo iome ekvivalenta al komandanto dum la Roma Respubliko. Poste ĝi iĝis parto de la titolaro de la Romiaj imperiestroj kiel parto de ilia cognomen (tria nomo). La vorto imperiestro derivas el imperium (imperio) kaj imperator tra malnovfranca vorto Empereür. La Romiaj imperiestroj mem ĝenerale bazigis sian aŭtoritaton sur multaj titoloj kaj postenoj, pli ol preferi ajnan solan titolon. Tamen, imperator estis uzita relative konstante kiel elemento de titolo de Romia reganto tra la tuta princlando (derivita el princeps, el kiu derivas la vorto princo) kaj la regotempo. En Latino, la femenina formo de imperator estas imperatrix, uzatas por reganta virino.

Germana Orientfrika Rupio, 1890. Moneroj de Eŭropaj koloniaj imperioj estis skribita en Latino, kiel tiu kolonia monero en kiu aperas Vilhelmo la 2-a.

Post la epoko de la Romia Imperio, ankaŭ en aliaj imperiaj epokoj oni uzis la vorton ĉur laŭ la origina latina maniero ĉu tradukita aŭ adaptita al aliaj modernaj lingvoj.

Bibliografio redakti