Imperia reformo (Sankta Romia Imperio)

La imperia reformo estis la provo entreprenata ripetfoje en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, adapti la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco al la necesoj de frumoderna ŝtato, doni al ĝi unuecan regadon aŭ sub stataimperiestra superregado kaj forigi la juran malsekurecon. Aldone la imperiaj statoj certigis al si kundecidorajton en imperiaj aferoj, krome ankaŭ la kompetencoj de la imperiestro devis estis limigataj.

Maksimiliano la 1a estis unu el la plej gravaj iniciantoj de la imperia reformo
Pentraĵo de Albrecht Dürer

En ĝenerale oni komprenas sub la tiel nomataj imperiaj reformoj klopodojn en la finiĝanta 15-a kaj komenciĝanta 16-a jarcentoj, kiuj rezultiĝis el la transformado de la romgermana imperio ekde la alta mezepoko kaj el la antagonismo de imperiestro kaj imperiaj statoj kaj celis novan imperian konstitucion. Tiuj ĉi klopodoj parte tempoparalelis ekleziajn renovigoprovojn (reformacio). Je la imperiaj reformoj krom la Habsburgoj kavaliraro, burĝaro kaj kamparanaro strebis al fortikigo, la landoprincoj tamen al malfortikigo de la imperiestra centra potenco.

Konstantaj rezultoj de la imperia reformo estis la Eterna Landopaco (1495), la imperia ĉefjuĝejo (1495) kaj la organizado de la imperio en imperiaj cirkloj (1500 kaj 1512). Princa imperia regado, kiu staru apud la imperiestro, restis tamen same epizoda (de 1500 ĝis 1502 kaj de 1521 ĝis 1530) kiel unueca imperia imposto (Komuna Pfenigo 1495–1499).

Certan finon havis la klopodoj pri imperia reformo per la decidoj de la imperia dieto en Worms de 1555.

Fontoj redakti

  • Karl Zeumer: Quellensammlung zur Geschichte der deutschen Reichsverfassung in Mittelalter und Neuzeit. 2. vermehrte Auflage. Mohr, Tübingen 1913.
  • Lorenz Weinrich (eld.): Quellen zur Reichsreform im Spätmittelalter = De reformando regni Teutonici statu in medioaevo posteriore fontes selectae. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2001, ISBN 3-534-06877-7 (Ausgewählte Quellen zur deutschen Geschichte des Mittelalters 39).