Imperiestra Elpostenigilo

La Imperiestra Elpostenigilo ("Acte de déchéance de l'Empereur") estis leĝa decido fare de la Konservisma Senato la 2an de aprilo 1814, kiu agnoskis la falon de Napoleono Bonaparte kiel Imperiestro de Francio.

Manuskripta projekto de la Acte de déchéance de l'Empereur.

La 1an de aprilo 1814, la Konservisma Senato elektis Talleyrand ĉefo de kvinopa provizora registaro.[1]

La venontan matenon, Talleyrand kaj Barthélemy, prezidento de la Senato,[1] proponis decidon elpostenigi Napoleonon kaj ankaŭ la "dinastion" Bonaparte, kaj alvokis la Grafon de Provenco al la trono kiel reĝo Ludoviko la 18-a.

La 3an de Aprilo, la Senato voĉdonis tekston detalanta siajn tialojn por senpovigi Napoleonon. La finan paragrafon jenis: La Senato deklaras kaj dekretas jene: 1. Napoleono Bonaparte estas forigita el la trono, kaj la rajto sukcedo en lia familio estas abolita. 2. La Francaj popolo kaj armeo estas liberigitaj el siaj ĵuroj de fideleco al li. 3. La ĉi dekreto estos transmitita al la departementoj kaj armeoj, kaj tuj proklamita en ĉiuj kvartaloj de la ĉefurbo.

Referencoj redakti