Imperiestra kaverno

Imperiestra kaverno situas 0,5 km norde de vilaĝo Ostrov u Macochy, proksimume 9 km nordoriente de urbo Blansko, en Ĉeĥio.

La kaverno, nomata devene Ostrova akva kaverno, mallongan tempon ankaŭ Eniodis, estis antaŭe alirebligita por publiko. Hodiaŭ ĝi estas unu el la ĉeĥaj subteraj sanatorioj por kuracado de pacientoj kun malsanoj de spirorganoj per metodo de la tn. speleoterapio, te. per restado en kaverna medio.

La kaverna sistemo havas suman longecon ĉirkaŭ 250 m kaj deniveligon 21 m. La subteraj akvoj kreis ĝin en ondiĝinta tavolaĵo de vilemaj kalkŝtonoj de devono de geologia unuo de moraviasilezia paleozoiko. Kreas ĝin koridoroj kaj katedraloj kun multnombraj subteraj lagoj: proksime de la enirejo estas Profunda lageto, paralele kun katedralo de travertinoj estas Nipharga lageto (laŭ rara kaverna krustulo de specaro Niphargus), malantaŭ Katedralo de ĥaoso troviĝas lagetoj Vasta, Kvara, de Trankvilo, Dua kaj de Nagel. Ekde Vasta lageto koridoro deflankiĝas kun Sesa, malantaŭ kiu situas Alta kaj Blanka katedraloj. La lagoj koneksas kun geologia eksterordinareco: estavelo. Tio estas naturkanalo, tra kiu la akvo dum pli altaj statoj forfluas el kaverno, alifoje ĝi denove alfluas en kavernon.

Johan Anton Nagel, kortega matematikisto kaj fizikisto, laŭ ordono de imperiestro Francisko la 1-a esploris Ostrovan akvan kavernon en la jaro 1748. Karel Beduzzi akompanis lin kaj li dokumentis tiun ĉi esploron per brilaj pentraĵoj. Por sia hodiaŭa nomo la kaverno estas dankema al vizito de imperiestro Franciso la II-a kun imperiestrino Maria Terezo en la jaro 1804, kiam ĝi estis reguligita kaj lumigita per fajroj kaj ankaŭ per torĉoj. La imperiestra geopo estis verŝajne inspirita al tiu ĉi vizito per brila bildo, kiun antaŭe pentris kortega pentristo kaj kuprogravuristo J. Fischer. Tiu ĉi bildo apartenas al la plej belaj dokumentoj de kavernoj el tiu tempo.

Sed la ĉefajn spacojn de la kaverno malkovris kun siaj kunlaboruloj nur en la jaroj 19001905 Karel Absolon. Por publiko ĝi estis alirebla en la jaroj 19311948, poste ruinigita ĝi fariĝis forgesita. En la jaro 1997 ĝi estis reguligita por Infana kuracejo kun speleoterapio en vilaĝo Ostrov u Macochy. Nun do en ties medio kun konstanta temperaturo, alta humideco, milda enhavo de filinaj produktoj de radono, foresto de polvaj eroj kaj alta koncentraĵo de iontoj de kalko oni sukcese ĉi tie kuracas malsanojn de spirorganoj, ĉefe de infanaj pacientoj.

En la ĉirkaŭaĵo de la kaverno troviĝas: kaverno Balcarka, Sloup-Šošůvka grotoj, abismo Macocha, Katarina kaverno kaj aliaj.

Pluaj fotoj redakti