Imran Farooq

Doktoro Imran FAROOQ (naskiĝis la 14-an de junio 1960; mortis la 16-an de septembro 2010)[1] estis pakistana politikisto kaj fama membro de la movado Muttahida Qaumi (MQM) kaj fondinto de la parlamento de Pakistano.[2]

Imran Farooq
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1960 (1960-06-14)
en Karaĉio
Morto 16-an de septembro 2010 (2010-09-16) (50-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj urduo
Ŝtataneco Pakistano
Alma mater Jinnah Sindh Medical University
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Murdo redakti

Oni trovis lin murdita ĉe lia ekzila hejmo en norda Londono posttagmeze la 16-an de septembro 2010.[3][4]

La polico diris, ke oni alvokis ilin al Green Lane, kvartalo Edgware de la londona urbodistrikto Barnet, ĉirkaŭ 17:30 BST (brita somera tempo; 16:30 UTC). Ili trovis viron, poste identigita kiel Farooq, kiu suferis plurajn tranĉilvundojn. Malgraŭ provoj revivigi lin, Farooq estis deklarita morta je 18:37 BST.[3]

Referencoj redakti