Imre Csécsy Nagy

hungara kuracisto

CSÉCSY NAGY Imre (ĉe:ĉi nadj) (konata ankaŭ Csécsi Imre laŭ la kutima hungara sinsekvo) estis hungara kuracisto, kolegia instruisto, ano korespondanta de la MTA (1844) naskita en Érkeserű la 28-an de novembro 1804 kaj mortinta en Debrecen la 23-an de julio 1847.

Kariero redakti

Csécsy Nagy Imre studis medicinon inter 1831–36 en Peŝto, resp. en Vieno, havigis diplomon en 1837. En 1839 oni elektis lin al katedro pri naturscienco de kolegio de Debreceno. Li riĉigis la mineralkolekton.

Verkoj redakti

  • A botanikai magyar műnyelv javításáról (Debrecen, 1824);
  • A fénysugár polarisatiojáról (Athenaeum, 1840);
  • A tiszta erkölcs tudománya (Vindobonae, 1842);
  • Földünk és néhány nevezetesebb ásvány rövid természetrajza (Debrecen, 1842).

Fonto redakti