Imre Csiszár (reĝisoro)
Imre Csiszár [ĉisAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csiszár Imre estas hungara reĝisoro, teatrestro, kostumisto, dekoraciisto, aktoro, instruisto.
Imre Csiszár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1950 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro • teatrestro |
Imre Csiszár [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1950 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Imre Csiszár frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1975. Li lernis ĉefe de Zoltán Várkonyi, Kálmán Nádasdy kaj Tamás Major. Liaj teatraj stacioj estis:
- Teatro de Kecskemét 1975-1977, reĝisoro
- Teatro Szigligeti (Szolnok) 1977-1978, reĝisoro
- Nacia Teatro (Miskolc) 1979-1988, arta gvidanto
- Nacia Teatro (Budapeŝto) 1989-1991, komence victeatrestro, baldaŭ teatrestro kaj ĉefreĝisoro
- diversaj teatroj 1991-2000
- Teatro Magyar 2000- , reĝisoro.
Li instruis ankaŭ en aktorakademio. Li ricevis 5 premiojn inter 1982-2009, en 2019 premion Kossuth. Lia edzino estis Anna Kubik, kiu naskis filinon; baldaŭ li eksedziĝis.
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti
- William Shakespeare:
- Makbeto (1979, ankaŭ dekoraciisto)
- Reĝo Lear (1981)
- Rikardo la 3-a (2010, ankaŭ dekoraciisto)
- Somermeznokta sonĝo (1999)
- Otelo (1998, ankaŭ dekoraciisto)
- Henriko la 4-a (1993, ankaŭ dekoraciisto)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1984, 1997, ankaŭ dekoraciisto kaj kostumisto)
- Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (1997, teatra versio)
- Ibsen: Peer Gynt (1983, 1991)
Elektitaj aliaj laboraĵoj redakti
- Christie: A vád tanúja (1987) - dekoraciisto
- Groteszk (1989) - filma reĝisoro
- Katonák (1977) - filma aktoro
- Mária-nap (1984) - filma aktoro
- Megint tanú (1995) - filma aktoro
- Casino (2011) - filma aktoro