CZIBAK Imre (cibak) estis hungara grandbienulo, magnato naskita en ? la ? kaj mortinta en Felmér la 12-an de aŭgusto 1534.

Kariero redakti

Imre Czibak edukiĝis en kortego de vojvodo de Transilvanio, Johano Szapolyai, la pli posta reĝo, Johano la 1-a. Li komencis sian soldatkarieron flanke de Paŭlo Tomori en fortikaĵo de Fogaras. Li partoprenis en la trupo de Szapolyai por faligi la ribelon sikulan de 1506 kaj de kamparanribelo de 1514. Li ĉeestis en la batalo de Mohács. En 1526 li iĝis pastro kaj ricevis kiel donaco la abatecon de Kolozsmonostor. La reĝo Johano la 1-a (Hungario) nomumis li kapitano de Temeŝvaro kaj prefekto de departemento Temeŝvaro, same li ricevis la titolon de episkopo de Várad. La 15-an de julio 1527 li disigis la kamparanajn ribelantojn ĉe Szabadka de Jovan Cerni. En 1534 li iĝis vojvodo-anstataŭanto de Transilvanio. Li kontraŭstaris de nomumido de Ludoviko Gritti al gubernatoro kaj tiu mortigis lin.

Nomportanto estas Cibakháza (domo de Cibak).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon