Grafo Imre ESTERHÁZY [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Imre estis hungara pastro, primaso, ĉefepiskopo, episkopo, ĉefkanceliero, monaĥo, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis galáthai.

Imre Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1663 (1663-11-08)
en Nové Mesto nad Váhom
Morto 6-an de decembro 1745 (1745-12-06) (82-jaraĝa)
en Bratislavo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Wiener Neustadt, Romo
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Subskribo Imre Esterházy
Familio
Dinastio Esterházy
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika sacerdoto • monaĥodiplomatopolitikisto • katolika episkopo vd
Laborkampo teologiokatolika ekleziodiplomatio vd
Aktiva en Hungara reĝlando vd
Episkopo de Vác/Waitzen
Dum 17061708
Episkopo de Zagrebo/Agram
Dum 17091723
Episkopo de Veszprém/Weißbrunn
Dum 17231725
Primaso, ĉefepiskopo de Esztergom/Gran
Dum 17251745
Antaŭulo Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Esterházy [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1663 en Hungara reĝlando en Vágújhely (nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio). Li mortis la 6-an de decembro 1745 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Imre Esterházy lernis en Nagyszombat kaj Sopron. En 1680 li aliĝis al paŭlanoj, poste li plulernis en Wiener Neustadt kaj Romo. Li doktoriĝis el filozofio kaj teologio. En 1687 li pastriĝis, poste li instruis 7 jarojn. En 1702 li estis elektita ordenestro (generalo), post 4 jaroj episkopo en Vác, en 1708 episkopo en Zagrebo. Tie li multe strebis por elekti reĝinon Maria Tereza de Aŭstrio. Li grafiĝis en 1715. Li estis nomumita episkopo de Veszprém (urbo), samtempe departementestro en 1723. Post 2 jaroj li iĝis ĉefepiskopo kaj primaso en Esztergom. En 1741 li metis la hungaran kronon al kapo de Maria Tereza de Aŭstrio. Lia fora parenco estis László Amade, kiun li apogis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Theses theol. de iure et dominio (1694)
  • Theses Theologicae. De Jure et Dominio (1696)
  • Alamisnás Szent Jánosnak Alexandriai patriárkának élete (1732; ankaŭ latine, slovake, germane)

Fontoj redakti