Imre Gábor Esterházy
Grafo Imre Gábor Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Imre Gábor estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, preposto. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai.
Imre Gábor Esterházy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de majo 1689 en Szombathely |
Morto | 29-an de novembro 1763 (74-jaraĝa) en Nitro |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo • politikisto |
Imre Gábor Esterházy [1] naskiĝis la 4-an de majo 1689 en Szombathely. Li mortis la 29-an de novembro 1763 en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio).
Biografio redakti
Imre Gábor Esterházy lernis ekde 1706 en Sopron, post 2 jaroj en Romo, kie li estis preposto. Li pastriĝis en 1713, li iĝis kanoniko kaj eklezia ĉefdekano. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en Esztergom en 1727
- vicepiskopo en Esztergom, krome titulara episkopo en 1729
- preposto en 1733
- episkopo de Nitra en 1740
Li zorgis pri konstruadoj de 4 kirkoj ekzemple en sia naskiĝurbo kaj Dömös.