Imre Reiner [rejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reiner Imre estis hungara-svislandana grafikisto (ksilografo, akvafortisto), ilustristo, pentristo, tipografo, honora membro de belarta akademio de Florenco (1965).

Imre Reiner
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de aŭgusto 1900(nun 1900-08-18)
en Hungario Versec (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 22-an de aŭgusto 1987 (1987-08-22)
en Lugano
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo grafikistoartisto • pentristo • grafikartisto • tipografo • ksilografiisto • verkisto
vdr
Kovrilpaĝo fare de Imre Reiner en 1958

Imre Reiner [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1900 en Versec (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vršac en Serbio), li mortis la 21-an de aŭgusto 1987 en Lugano.

Biografio redakti

Imre Reiner devenis el juda familio. Li lernis frue la skulptadon en la familio, ekde 1915 en Temeŝvaro. Post 3 jaroj pro la rumana okupado li rifuĝis unue al Budapeŝto, poste al Germanio. Li studis unue en Frankfurto ĉe Majno, poste en Stuttgart. Li debutis en ekspozicio en 1922. Post siaj studoj li vivis en Italio, poste en Usono (1923-1925), fine li revenis al Stuttgart por frekvento majstrokurson. En 1931 li translokiĝis al Ruvigiliana (proksime de Lugano), kie li vivis ĝismorte escepte en Londono (1936-38), Basilea (1942-43) kaj Parizo (1950).

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Liaj eldonaĵoj redakti

  • Typo-Grafic (Bazelo, 1943)
  • Modern and Historical Typography (Bazelo, 1948)
  • "Deziro kaj Dezajno" (1949, filozofia libro)
  • Redierungen aus den Jahren 1950-1958 (1964, kolekto de akvafortoj)
  • Theater (1964, kolekto de akvafortoj)
  • Vom Rot und vom Schwarz (Bazelo, 1991)

Liaj kreitaj literoj redakti

  • Meridian (1930)
  • Gotika (1933)
  • Corvinus (1934)
  • Matura (1938)
  • Symphonie (1938)
  • Floride (1939)
  • Reiner Script (1951)
  • Contact (1952)
  • Reiner Black (1955)
  • Mustang (1956)
  • Bazar (1956)
  • London Script (1957)
  • Mercurius (1957)
  • Pepita (1958)

Elektitaj artaĵoj redakti

  • Junulino (pentraĵo)
  • Pejzaĝo (akvarelo)
  • Ruĝa fono (grafikaĵo)
  • La balkono (1932, inko kaj kreto)
  • Duelo (1932 inko kaj kreto)
  • Die Verwandelte Wunderblume (ksilografiaĵo)
  • Giaour: titolpaĝo (1932, akvaforto)
  • La koncerto (1938, ksilografiaĵo)
  • Davido (1940, ksilografiaĵo)

Elektitaj ilustraĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-16. Alirita 2019-01-21.