Imre Szabó (ministro)

Hungara politikisto (1877–1928)

Imre Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Imre estis hungara lignaĵisto, ministro, parlamentano.

Imre Szabó [1] naskiĝis la 6-an de marto 1877 en Szeghalom. Li mortis la 1-an de februaro 1928 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Szabó frue aliĝis al la sindikato, en 1916 li gvidis societon de lignaĵistoj. Dum Hungara Sovetrespubliko pro malkonsento li nur malmulte politikadis. Post falo de la Soveto li estis senpostena ministro pri laboro en Kabineto Peidl 6 tagojn. En 1919 li iĝis estrarano de socialdemokratoj. En la sekva jaro li estis eldonisto de Népszava, ekde 1927 ankaŭ ties redaktisto. Li estis elektita parlamenta deputito en 1922.

Fontoj redakti