Imre Szentpétery [sentpEteri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentpétery Imre estis hungara historiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1917, ordinara en 1929) de Hungara Scienca Akademio, membro de Arany János Társaság.

Imre Szentpétery
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1878 (1878-09-23)
en Stredné Plachtince
Morto 14-an de julio 1950 (1950-07-14) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Eötvös József Collegium
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

Imre Szentpétery [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1878 en Hungara reĝlando en Középpalojta (nuntempa Stredné Plachtince en Slovakio). Li mortis la 14-an de julio 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Szentpétery frekventis universitaton en Budapeŝto. Li studvojaĝis al Germanio, Francio, Italio. Li doktoriĝis en 1901, krome en la sekva jaro li akiris diplomon pri instruado. En 1907 li ekinstruis en gimnazio de Lugos. En 1914 li iĝis privata profesoro, ekde 1918 li instruis en universitato de Debrecen, ekde 1923 en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri malnovaj dokumentoj. Li ricevis premion en 1941.

Verkaro (elekto) redakti

  • A veszprémi püspökség alapító levele (Fonda dokumento de episkopejo de Veszprém), (1903)
  • Oklevéltani naptár (1912)
  • Chronológia (1923)
  • Magyar oklevéltan (1930)

Fontoj redakti