Imre VALKÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Valkó Imre estis hungara-usonana kemiisto. Liaj nomvarinatoj estis en Usono Emery Valko, Emery I. Valkó. Liaj fratoj estis István Pál Valkó kaj Iván Péter Valkó.

Imre Valkó
Persona informo
Naskonomo Valkó Imre
Naskiĝo la  1-an de septembro 1902(nun 1902-09-01)
en Hungario Abony
Morto la 2-an de marto 1975
en Usono Bostono
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Kölcsey Ferenc Gimnázium • Universitato de Vieno
Familio
Frat(in)oj Iván Péter ValkóIstván Pál Valkó
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Imre Valkó [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1902 en Abony. Li mortis la 2-an de marto 1975 en Bostono (laŭ alia informo 20-an de junio 1975).

Biografio redakti

Imre Valkó frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon (Ph.D) en Universitato de Vieno en 1926. Post siaj studoj li estis asistanto 2 jarojn en la universitata medicina instituto en Vieno. En la jaroj 1928 kaj 1929 li estis esplora inĝeniero en uzino pri gumoj en Budapeŝto, poste ĝis 1938 li laboris en laboratorio en Ludwigshafen. Kun kelkaj kolegoj li kontribuis pri elasteco de la gumoj (Kolloidzeitschrift, 1932), kiu portis al la grupeto famegon. En 1939 li translokiĝis al Kanado, en 1942 al Usono. Li estis laboratoriestro, post jaroj profesoro en Masaĉuseca Instituto de Teknologio. En la lasta periodo li okupiĝis pri teksaĵoj. Li ricevis usonajn premiojn, eĉ li iĝis akademiano en Novjorko.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Elektrochemie der Kolloide (1929) - kun Wolfgang Pauli
  • Kolloidchemie der Eiweisskörper (1933) - kun Wolfgang Pauli
  • Kolloidchemische Grundlagen der Textilveredlung (1937)

Fontoj redakti