Ne miskomprenu kun komunumo Ináncs!

Inárcs (inArĉ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Dabas.

Centra parto de Inárcs
Kirko de Inárcs

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Inárcs situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Lajosmizse-Kecskemét. Aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras, havanta aliĝon. Urboj Dabas kaj Ócsa estas proksime. Budapeŝto troviĝas je 35 km-oj.

Historio redakti

Dum la bronzepoko la komunumo jam estis loĝata. La unua skriba mencio pri la preĝejo devenas el 1263. Dum erao de la turkoj la loĝantoj rifuĝis al la proksimaj urboj. En 1889 la fervojo ekfunkciis, en 1897 Lajos Tolnay (inĝeniero) konstruigis lernejon kaj kastelon. En 1945 la komunumo memstariĝis, sed poste iĝis kunvilaĝo de Kakucs. Ekde 1990 Inárcs estas memstara vilaĝo (municipo).

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas 2 preĝejoj. La romkatolika omaĝe al (Dipatrino) en 1962 konstruiĝis, sed la turo 17 m-ojn alta nur poste en 1980.

Famuloj redakti

En ekstra parto de Inárcs naskiĝis arkitekto Dezső Zrumeczky.