In Time estas usona sciencfikcia agfilmo de 2011 verkita, reĝisorita kaj produktita de Andrew Niccol. Amanda Seyfried kaj Justin Timberlake rolas kiel loĝantoj en socio, kie homoj ĉesas maljuniĝi je 25 jaroj. Anstataŭ uzi monbiletojn, nova ekonomia sistemo uzas tempon kiel mono kaj ĉiu persono havas horloĝon sur sia brako, kiu kalkulas, kiom longe ili devas vivi. En ĝi aktoras Cillian Murphy, Vincent Kartheiser, Olivia Wilde, Matt Bomer, Johnny Galecki, Collins Pennie kaj Alex Pettyferankaŭ. La filmo estis publikigita la 28-an de oktobro 2011.[1]

In Time
filmo
Originala titolo In Time
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 okt. 2011, 28 okt. 2011, 1 dec. 2011
Ĝenro agfilmo, sciencfikcia filmo, suspensa filmo, malutopia filmo, krimfilmo, fantasta filmo, postcyberpunk
Kameraado Roger Deakins
Reĝisoro(j) Andrew Niccol
Produktisto(j) Marc Abraham • Eric Newman • Andrew Niccol
Scenaro Andrew Niccol
Filmita en Los-Anĝeleso
Muziko de Craig Armstrong
Rolantoj Amanda Seyfried • Justin Timberlake • Collins Pennie • Cillian Murphy • Olivia Wilde • Matt Bomer • Alex Pettyfer • Vincent Kartheiser • Johnny Galecki • Elena Satine • Yaya DaCosta • Rachel Roberts • Ethan Peck • Toby Hemingway • Bella Heathcote • Christoph Sanders • Jessica Parker Kennedy • Adam Jamal Craig • Kris Lemche • Matt O'Leary • Jesse Soffer • Will Peltz • Laura Ashley Samuels • Christian Madsen • Melissa Ordway • Zuleyka Silver • Emma Fitzpatrick • Monique Ganderton
Produktinta firmao Regency Enterprises 
Strike Entertainment 
20th Century Studios
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 2169 homoj estas genetike preparitaj por ĉesi maljuniĝi dum sia 25a naskiĝtago, kiam komenciĝas unujara retrokalkulado sur iliaj antaŭbrakoj. Kiam ĝi atingas nulon, la persono "eksvalidiĝas" kaj tuj mortas. La tempo tiel fariĝis la universala valuto, transdonita rekte inter homoj aŭ konservita en "tempaj kapsuloj". Pluraj gravaj areoj nomataj Horzonoj ekzistas; Dayton estas la plej malriĉa, fabrikeja "geto", kie homoj malofte havas pli ol 24 horojn en siaj horloĝoj, dum en Nova Greenwich homoj havas sufiĉe da tempo por esti esence senmortaj.

Will Salas (Justin Timberlake) 28-jaraĝa fabriklaboristo el Dayton loĝas kun sia 50-jara patrino Rachel (Olivia Wilde). Unun nokton, li savas ebrian 105-jaraĝan viron nomita Henry Hamilton (Matt Bomer) de 75-jaraĝa Fortis (Alex Pettyfer) kaj lia grupo de temprabantoj. En sekreta loko, Hamilton, kiu havas 116 jarojn en sia horloĝo, sed laca je la vivo, malkaŝas al Will, ke la homoj de Nova Greenwich amasiĝas plej ofte, dum ili konstante kreskigas prezojn por mortigi pli malriĉajn homojn. La venontan matenon, li transdonas ĉiujn krom 5 minutojn de sia tempo al dormanta Will, tiam sentempe li falas de ponto antaŭ ol Will povas savi lin. Raymond Leon (Cillian Murphy) la 75-jaraĝa ĉefo de policsimilaj kronometristoj, erare supozas ke Will rabis kaj mortigis Hamilton.

Will vizitas sian amikon Borel (Johnny Galecki), kiu avertas lin kontraŭ tiel multe da tempo en Dayton, kaj donas al li 10 jarojn, po unu por ĉiu jaro de ilia amikeco, antaŭ ol renkonti sian patrinon por foriri al Nova Greenwich kune. Tamen la urbobusa biletprezo kreskis de 1 ĝis 2 horoj, kaj Rachel uzinte ĉiujn krom 90 minutojn de sia tempo por pagi 2-tagan prunton, ne havas tempon por pagi la busan bileton por reveni al Dayton. La senzorga ŝoforo devigas ŝin kuri reen al Dayton, sed ŝi alvenas kelkajn sekundojn tro malfrue por ke Will savu ŝin kaj mortas en liaj brakoj. Malespera kaj kolera, Will ĵuras venĝi la morton de sia patrino ĉe la homoj de Nova Greenwich pro ĉio, kion ili havas.

En Nova Greenwich, Will renkontas 110-jaraĝan pruntedonan komerciston Philippe Weis (Vincent Kartheiser) kaj lian 27-jaran filinon Sylvia (Amanda Seyfried) en kazino. Ludante pokeron, Will preskaŭ mortas sed fine venkas kaj gajnas jarmilon en vetludo. Sylvia invitas lin al festo kaj Will aĉetas novan sportan aŭton kaj veturas tien. Raymond alvenas kaj arestas Will, kiu insistas pri sia senkulpeco en la morto de Hamilton. Prefere ol provi pruvi la kulpon de Will, li simple konfiskas ĉiujn jarojn krom 2 horoj da la tempo de Will, klarigante ke li ne apartenas al Dayton.

Will eskapas, prenante Sylvia kiel ŝildo, sed la bando de Fortis embuskas ilin, prenante la plej grandan parton de ilia tempo kaj forlasante ilin kun 30 minutoj. Will provas iri ĉe Borel sed lia edzino Greta larmoplene klarigas, ke li trinkis ĝis morto pro la donacita tempo. Ili sukcesas ricevi plian tagon ĉiu vendante la orelringojn de Sylvia. Will telefonas al Weis por postuli 1 000 jarojn por savi sian filinon. Kiam Weis rifuzas, Will liberigas Sylvia ĉiuokaze. Raymond trovas Will, sed Sylvia pafas lin en la brako. Will donas al Raymond sufiĉe da tempo por pluvivi ĝis kiam lia taĉmento povu trovi lin kaj ŝtelas lian aŭton.

Nun celante renversi la sistemon, Will kaj Sylvia prirabas la tempobankojn de Weis, donante la kromtempajn kapsulojn al la mizeruloj sed baldaŭ konstatas, ke ili ne povas signife ŝanĝi ion, ĉar la prezoj simple altiĝas pli rapide por kompensi la kromtempon. La bando de Fortis embuskas ilin, sed Will sukcesas venki Fortis en braklukto kaj tiam pafi la aliajn rabistojn. Li kaj Sylvia tiam decidas prirabi la trezorejon de Weis, kiu havas 1 000 000 jaran kapsulon. Raymond postkuras ilin reen al Dayton. Neglektinte elŝuti sian tagan salajron, Raymond mortas. Dum Will kaj Sylvia preskaŭ restas sentempaj sed pluvivas prenante la salajron de Raymond ĉe la aŭto.

Televidaj raportoj montras fabrikojn en Dayton fermantaj, ĉar ĉiuj havas sufiĉe da tempo kaj forlasas siajn laborojn. Vidinte la konsekvencojn de sia obsedo pri la paro, la kolego de Raymond Jaeger ordonas al la kronometristoj reveni hejmen. Will kaj Sylvia ŝtelprogresas al pli grandaj bankoj, ankoraŭ provante renversi la sistemon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Justin Timberlake kiel Will Salas
  • Amanda Seyfried kiel Sylvia Weis
  • Cillian Murphy kiel Timekeeper Raymond Leon
  • Alex Pettyfer kiel Fortis
  • Vincent Kartheiser kiel Philippe Weis
  • Olivia Wilde kiel Rachel Salas
  • Matt Bomer kiel Henry Hamilton
  • Johnny Galecki kiel Borel
  • Collins Pennie kiel Timekeeper Jaeger
  • Ethan Peck kiel Constantin
  • Yaya DaCosta kiel Greta, edzino de Borel
  • Rachel Roberts kiel Carrera
  • August Emerson kiel Levi
  • Sasha Pivovarova kiel Clara Weis, avino de Sylvia
  • Jesse Lee Soffer kiel Webb
  • Bella Heathcote kiel Michele Weis, patrino de Sylvia
  • Toby Hemingway kiel Timekeeper Kors
  • Melissa Ordway kiel Leila
  • Jessica Parker Kennedy kiel Edouarda
  • Christoph Sanders kiel Nixon
  • Jeff Staron kiel Oris
  • Matt O'Leary kiel Moser
  • Nick Lashaway kiel Ekman
  • Ray Santiago kiel Victa
  • Kris Lemche kiel Markus
  • Laura Ashley Samuels kiel Sagita

Referencoj redakti

  1. In Time (2011) (angle). Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj redakti