Incendia atenco de Solingen

La incendia atenco de Solingen estis atenco okazinta la 29-an de majo 1993 en Solingen (Nordrejn-Vestfalio, Germanujo), kiu mortigis kvin homojn. La agado havis dekstrumegan fonon.

Komuna manifestacio de germanoj kaj turkoj ĉe la atencejo junie 1993

Kvinobla murdo redakti

Post la pogromoj en Hoyerswerda kaj Rostock kaj la incendia atenco de Mölln la Bundestag ŝanĝis la 26-an de majo 1993 la artikolon numero 16 de la germana konstitucio, la azilorajton. Tri tagojn poste okazis la murdatenco en la okcidentgermana urbo Solingen.

Ĉe la incendia atenco al dufamilia domo, kie loĝis homoj turkdevenaj, mortis kvin homoj (du virinoj kaj du knabinoj). Hülya Genç (9), Gülüstan Öztürk (12) kaj Hatice Genç (18) mortis per la flamoj. Gürsün İnce (27) kaj Saime Genç (4) mortis pro vundoj post salto el la fenestro. Sesmonata bebo, trijaraĝa infano kaj la 15-jaraĝa Bekir Genç estis vivdanĝere vunditaj kaj transportitaj al hospitalo. Bekir Genç suferis pro gravaj brulvundoj kaj estis operacita 30-foje poste la atenco. 14 aliaj familianoj ricevis parte gravegajn vundojn.

Enketo kaj kondamnoj redakti

Jam la 4-an de junio 1993 la polico arestis tri virojn 16 ĝis 23-jaraĝajn el la novnaziisma movado. Ankaŭ kvaran suspektiton oni trovis rapide. Du de la arestitoj korespondis al la bildo de la agintoj, kiel gazetoj ofte prezentis ilin post dekstrulaj atencoj: jam kondamnitaj dekstremistaj junuloj el disigita familio, junaĝe rimarkitaj pro perforto, partoprenantaj la novnaziisman movadon. Sed la du aliaj suspektitoj ne kongruis al la kutima kadro: unu kreskis en loka metiista familio, la alia devenis el familio de kuracisto.[1] Tiuj du lastaj malkonfesegas ĝis nun, ke ili iel rilatis al la atenco. Post 127 tagoj ĉiuj kvar akuzitoj estis kondamnitaj la 13-an de oktobro 1995 al longjaraj malliberejo aŭ junulpunoj.

La 24-jaraĝa Markus G., kiu konfesis kiel ununura la agadon, estis kondamnita pro kvinobla murdo, 14-obla murdoprovo kaj ĉefe pro grava brulegigo al 15 jaroj de malliberigo. La 18-jaraĝa Felix K., la 19-jaraĝa Christian R. kaj la 22-jaraĝa Christian B. estis kondamnitaj al la plej alta junulpuno de 10 jaroj.

Post revizioj la verdikto estis konfirmita en 1997. La juĝejo de Wuppertal kondamnis la kvar agintojn maje 2000 al la pago de 250.000 markoj al la Bekir Genç. Tamen la verdikto ne estis tiam plenumita, ĉar du el la agintoj estis ankoraŭ en malliberejo kaj Christian B. diris, ke ne havas monon kaj la kvara aginto, la kuracistofilo Felix K. ne atingeblis.

Laŭ gazetartikolo el la jaro 2003, la loĝantregistra oficejo rifuzis transdoni la adreson, ĉar eksmalliberulo estu protektota persono.[2]

Intertempe la kvar atenculoj estas denove liberaj. Du el ili estis liberigitaj pli frue pro bona konduto.[3]

Filmo redakti

  • Yvonne Dobrodziej: Der Solinger Brandanschlag – 10 Jahre danach. (La solinga incendiatako - 10 jarojn poste), dokumentario

Bibliografio redakti

  • Metin Gür, Alaverdi Turhan: Die Solingen-Akte. (La akto Solingen.), Patmos Verlag, Düsseldorf 1996, ISBN 3-491-72352-3
  • Duisburg-a instituto por lingva kaj socia esploro: SchlagZeilen – Rostock: Rassismus in den Medien. (Titolo - Rostock: rasismo en amaskomunikiloj.) 1993, ISBN 3-927388-32-7

Muziko redakti

  • Mencio en la muzikaĵo Stift her de la bando Beginner.

Referencoj redakti

  1. Die Solinger "Einzeltäter sind organisierte Nazis" (La unuopuloj el Solingen estas organizitaj nazioj) enketo kaj taksado de gazetartikoloj rilate al la agintoj kaj ties medio, en: ZAG - Zeitung antirassistischer Gruppen (gazeto de kontraŭrasismaj grupoj), numero 8, 3-a kvartalo 1993, p. 31 - 33
  2. Der Spiegel: Ausländerfeindlichkeit: Der Denkzettel, Hatice Akyün, Alexander Smoltczyk, 26-an de majo 2003
  3. Familie Genç lebt heute ohne einen Gedanken an Rache (La familio Genç vivas nuntempe sen penso pri venĝo)[rompita ligilo], Westdeutsche Zeitung, 26-an de majo 2008

Eksteraj ligiloj redakti