Incidento Nikolajevsko

La incidento Nikolajevsko estis serio de eventoj dum la rusa enlanda milito en la epoko de februaro ĝis marto 1920, kiu klimaksis per masakro de pluraj centoj da japanoj en la siberia urbo Nikolajevsko-ĉe-Amuro.

Komence de februaro 1920 troviĝis en Nikolajevsko japana komunumo de ĉirkaŭ 450 homoj, kaj garnizono de 350 anoj de la 14-a divizio de la japana imperia armeo, kiel parto de la trupoj por siberia interveno. En januaro 1920 la urbo estis ĉirkaŭita de partizanoj sub komando de Jakov Ivanoviĉ Trjapicin, kiu estis ligita iomete al la Ruĝa Armeo.

Ĉar la partizanoj estis pli multnombraj, kaj pro la granda distanco, apenaŭ espereblis la alveno de aliaj japanaj trupoj, la komandanto de la garnizono permesis eniron en la urbon al la trupoj de Trjapicin kun blanka flago. Kiam tamen Trjapicin komencis kunvenigi kaj mortigi simpatiulojn de la Blanka Armeo, la japana armeo okazigis surprizan atakon la 12-an de marto 1920. Ĝi tamen misis kaj kaŭzis la mortigon de la supervivantoj de la garnizono kaj de multaj japanaj civitanoj, el kiuj fine nur 122 supervivis.

Kiam fine de majo alvenis japana ekspedicio por anstataŭi la garnizonajn trupojn, Trjapicin mortigis la restantajn japanojn kaj rusojn kaj bruligis la urbon ĝis restis nur la fundamentoj.

La japana registaro protestis ĉe la bolŝevika registaro en Moskvo kaj postulis reparon. La rusa registaro reagis per kapto kaj mortigo de Trjapicin. Sed tio ne sufiĉis al la japana registaro, kiu profitis tiun incidenton por okupi la nordan parton de Saĥaleno kaj bremsis la diplomatan agnoskon de Sovetunio ĝis 1925. Por eviti rektan militon kontraŭ Japanujo, Sovetio fondis en aprilo 1920 bufroŝtaton, la Respubliko de Fora Oriento, kiu ekzistis ĝis 1922.

Bibliografio redakti

  • Teruyuki Hara: Niko Jiken no Shomondai, 1975 Roshiashi Kekyuu, n-ro 23.
  • A. Ya. Gutman, Richard Austin Pierce (eld.): The Destruction of Nikolaevsk-on-Amur. An Episode in the Russian Civil War in the Far East, 1920. Translated with an introduction by Ella Lury Wiswell. Limestone Press, Kingston Ontario u. a. 1993, ISBN 0-919642-35-7, (Russia and Asia 2).
  • John Albert White: The Siberian Intervention. Princeton University Press, Princeton NJ 1950.