Indiĝenaj popoloj de Brazilo

Ekzistas multnombro da indiĝenaj popoloj de Brazilo, kiuj loĝis en la lando jam antaŭ la malkovro fare de la portugaloj en la jaro 1500. Brazilo estas la lando kun la plej multaj izolitaj popoloj tutmonde.

Indiĝenaj popoloj de Brazilo
etnopopolo
indigenous peoples of South America • Brazilanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Indiĝenaj popoloj respektive: Ashaninka, Assurini, Bororo, Kayapó, Guajajara, Kaiowá, Kuikuro, Kaingang, Zo'è, Yanomami, Xacriabá, Yawalapiti, Wauja, Waiwai, Terena kaj Rikbaktsa
Indianoj de Brazilo el la popoloj Assurini, Tapirajé, Kaiapó, Kapirapé, Rikbaktsa kaj Bororo

Origino de la indiĝena loĝantaro de Brazilo redakti

Laŭ la plej kutima teorio la origino de la indiĝenaj popoloj de Brazilo – same kiel tiu de ĉiuj indiĝenaj popoloj de Ameriko – troviĝas en Azio. Dum la lasta glaciepoko antaŭ proksimume 30.000 ĝis 40.000 jaroj homoj migris trans la Beringa Markolo al norda Ameriko kaj koloniis iom post iom la reston de la du-kontinento. Dum la paso de la tempo ili alvenis trans la mallarĝa terstrio de nuna Panamo al Sudameriko, i. a. ankaŭ al Brazilo, kiun ili atingis je tio antaŭ proksimume 10.000 jaroj. Verŝajne ankaŭ okazis malgrandakvante ankaŭ enmigrado de sudorienta Azio kaj Melanezio.

Ŝtonpentraĵoj kaj postrestaĵo de loĝlokoj malkovritaj antaŭ nelonge tamen refutas tiun ĉi teorion kaj supozas, ke la indiĝena priloĝado de Brazilo estas retrodatigebla ĝis antaŭ 50.000 jaroj. Arheologiaj trovaĵoj en Piaŭio estas 60.000 jarojn aĝaj. Aliajn trovaĵojn en la argentina pampo oni taksas kiel pli aĝaj ol 10.000 jaroj. Ankaŭ trovaĵo de homa ostaro 11.000 jarojn aĝa en brazila Luzia, Minas-Ĝerajso, subtenas ĉi tiun novan teorion. La skeleto montras klare polineziajn karakterizaĵojn, kio montras sur popoloj el la sudpacifika mondparto. Tiuj ĉi cirkonstancoj postulas pliampleksigon de la ĝis nun akceptita teorio.

La plej radikala okazintaĵo en la historio de la brazilaj popoloj estas la alveno de Eŭropanoj proksimume 1500 kaj la postsekva koloniigo de Ameriko. Tiutempe ekzistis taksokalkule 1.000 popoloj, kiuj konsistis el entute kvin milionoj da homoj. Nun ekzistas ankoraŭ nur 350.000 indiĝenuloj kunloĝantaj en proksimume 215 popoloj.

Kolonia epoko redakti

La unuaj kontaktoj inter eŭropanoj kaj indiĝenoj en la unuaj jaroj de la 16-a jarcento pasis relative pacaj, ĉar ilin regis la scivolemo pri la fremda kaj la interŝanĝo de varoj tipaj por la lando. Intimaj rilatoj (plejparte sen oficiala geedzeco) inter portugaloj kaj indiĝenoj aŭ sklavoj ne estis malkutimaj, kaj tiel jam frue komenciĝis en la historio „kunfandiĝo“ de etnoj kaj kulturoj.

Post la unuaj kontaktoj tamen komenciĝis la sklavigo de la indiĝenoj fare de la superpotencaj eŭropanoj. Sekve de la kontaktoj kaj per infektaj malsanoj importitaj, kontraŭ kiuj la indiĝenoj ne havis imunsistemon, ilia nombro fortege malpliiĝis. En la 17-a jarcento jam ekzistis tiom malmultaj indiĝenoj, ke oni importis sklavojn el Afriko, por kontentigi la postulon. Misiistoj fikshejmigis la indiĝenojn kaj konvertis ilin al kristanismo. Krom tio la pastroj volis protekti la homojn, tiel ke post ilia premo en 1609 la sklavigo de indiĝenoj estis malpermesata. Du jarojn poste, pro la ekonomiaj problemoj en la lando oni tamen reenkondukis ĝin en la lando. En la loĝlokoj, kiuj estis pli kaj pli dense loĝataj, ofte okazis mortaj epidemioj. Jam fine de la 17-a jarcento tutaj regionoj ĉe la rivero Amazono estis senhomigitaj. En 1755 la slaveco de indiĝenoj ja denove estis malpermesata, sed ĉar samtempe la Jezuitoj, kiuj volis protekti la indiĝenojn ĝis-lastmomente, plue multaj indiĝenoj devis suferi labordevigon. En 1808 en la sudo de la lando la sklaveco estis denove permesata kaj daŭris ĝis la fino de la 19-a jarcento.

20-a jarcento redakti

Komence de la 20-a jarcento la nombro de nete indiĝenaj loĝantoj sinkis sub unu milionon. Al tio ankaŭ kontribuis la haŭso de kaŭĉuko, pro kiu dek miloj anoj de indiĝenaj popoloj perdis siajn vivoj per sklaveco kaj perforto.[1] Pro la senarbigo de la pluvarbaro ilia vivospaco pli kaj pli malgrandiĝas. La brulmastrumado de la pluvarbaro kaŭzas ankaŭ epidemiojn, transloĝigon de la indiĝenoj kaj la detruon de ilia kulturo.

Ekzemplo estas la gvaranioj, kiuj konsistigas la plej grandan indiĝenan popolon de la lando. Antaŭ la kontakto kun eŭropanoj ilia nombro sumiĝis je proksimume 1,5 milionoj, nun en Brazilo vivas ankoraŭ nur 30.000 gvaranioj. La gvaranioj estas serĉantaj la landon sen malbono, en kiuj ili povas vivi en paco, kaj tial ekloĝis sur aro da lokoj. Ili estas nun troveblaj en sep federacieroj de Brazilo. Pro la perdo de ilia lando al eŭropaj koloniistoj la sinmortigo-kvoto de la popolo kreskis kaj estas nun unu el la plej altaj en la tuta lando.[2]

Leĝoj kaj rajtoj redakti

La rajtojn de la indiĝenaj loĝantoj de Brazilo ja regulas leĝoj, sed tiuj ofte estas malatentataj. Por la protekto de la indiĝenaj popoloj de Brazilo 1901 Cândido Rondon fondis la administrejon FUNAI (Fundação Nacional do Índio) kiel „Serviço de Proteção ao Índio“ (mallonge SPI; eo: servo por protekto de la indianoj). Malgraŭ bonaj intencoj la organizaĵo ofte ne sukcesis zorgi por la protekto de la indiĝenoj. Rondon estis ĝis 1930 samempe la unua prezidanto de la fondaĵo. SPI en 1967 fariĝis FUNAI kaj substaras al la brazila justicministrejo.

La juran bazon por la indiĝenoj de Brazilo regulas la „Estatuto do Indio“ („indianoregularo“). Ĉi tiu estas valida por la indiĝenaj loĝantoj kaj egalvalidas je la brazila civila leĝaro por la „ne-indiĝena loĝantaro“. La brazila „idianoregularo“ diponigas pri la civila kaj kriminala situacio de la indiĝenoj. Je tio oni diferencas, ĉu temas pri enigitaj, parte enigitajizolitaj indiĝenoj.

Klasifikataj kiel enigitaj estas tiuj indiĝenoj, kiuj vivas laŭ tradicioj kaj manieroj de la eŭropdevenaj loĝantoj, do uzas monon kiel pagilo, parolas la portugalan, loĝas en urboj aŭ vilaĝoj, trafikas aŭte, laboras kiel salajruloj ktp. Klasifikataj kiel izolitaj estas tiuj indiĝenoj, kiuj havas neniun aŭ maloftan kontakton kun la reganta socio, vivas laŭ propraj ritoj kaj tradicioj kaj kiuj ne aŭ malmulte estas spertaj pri eŭropusonaj kondutoj. Izolitaj indiĝenoj jure ne estas agokapablaj, ilin kuratoras la ŝtato. Juronegocoj, kiujn fremduloj kontraktas kun tiaj homoj, ne estas jure validaj, escepte se la indiĝeno estas kompreninta la tutan konsekvencon de la negoco kaj al li ne ekestis aŭ ekestos malavantaĝoj. Kriminaljure „izolita indiĝeno“ ne estas akuzebla. Se li faras krimon, tamen antropologo devas klarigi, ĉu li estas sufiĉe „civiligita“, tiel ke li konis la puneblan karakteron de sia agado laŭ „okcidentaj kutimoj“. Por krimoj, kiujn faras „izolitaj indiĝenoj" en sia propra medio respektive en sia popolo, la „indianoregularo“ toleras la juĝopovon de la respektiva popolo. Tio signifas, ke la popolo mem povas juĝprocesi, je kio tamen la „indianoregularo“ malpermesas kruelajn punojn, ekzemple ankaŭ la mortpunon. „Enigitaj“ indiĝenoj subas al la kutima justica povo de la brazila ŝtato, je kio la „indianoregularo“ destinas, ke kriminale kondamnitoj kiel eble povas trasuferi la punon en duon-mallibereco kaj en filio de FUNAI, kiu geografie proksimas al la loĝloko de la kondamnito. Plene enigitaj indiĝenoj trasuferas punon kiel aliaj kriminaljure kondamnitoj. Krom antropologia ekspertizo la respondeca juĝisto havas grandan marĝenon por propra bontrovo.

Izolitaj popoloj redakti

Ankoraŭ nun en Brazilo regule estas malkovrataj indiĝenaj popoloj, kiuj evitas ĉiujn kontaktojn kun la „ekstera mondo“ pro malbonaj spertoj. Tio okazas multakaze je la superflugo de la amazona pluvarbaro je malgranda alteco aŭ pro informoj, kiujn donas najbaraj indiĝenaj grupoj portas al la koncernaj administrejoj aŭ neregistaraj organizaĵoj. Laste en la mezo de junio 2011 la administracio konfirmis la ekziston de ĝis tiam ne jam disspecigita izolita popolo kun proksimume 200 anoj. La vilaĝo troviĝas en la valo de la rivero Javario proksime la landlimon kun Peruo kaj estis disspecigata de FUNAI dum superflugo super la regiono.[3]

Partikularaj popoloj redakti

Ŝinguoj estas la nomo por la indianoj vivantaj ĉe la supra fluejo de la rivero Ŝinguo en la brazila Mato-Groso. Ŝinguoj estas arnomo por pluraj grupoj, kiuj parolas kvar malsamajn lingvojn.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti