Indico de perceptata korupto

Listartikolo en Vikipedio

La indico de perceptata koruptointernacia koruptindico (angle: Corruption Perception(s) Index (CPI)) estas publikigata ekde 1995 de Travideblo Internacia, ne-registara organizaĵo, kiu tutmonde luktas kontraŭ korupto.

Superrigardo de la indico de perceptata korupto laŭlande (2019)

Johann Graf Lambsdorff, profesoro pri ekonomiterorio ĉe la Universitato Passau, kreis la indicon en 1995 kaj starigas ĝin ekde tiam laŭmende de Travideblo Internacia.

La IPC indikas la percepton de korupto. Ĝi listigas landojn laŭgrade kiel oficialuloj kaj politikistoj perceptas korupton. La indico varias de 0 ĝis 10; 0 estas la plej malforta percepto pri korupto, kaj indikas do la plej bonan rezulton.

2007 redakti

En la jaro 2007 Somalio, Birmo kaj Irako montriĝas la plej koruptaj ŝtatoj; la malplej koruptaj estis Danio, Finnlando kaj Novzelando. Senŝanĝe Svislando restis en la 7-a rango, kune kun Nederlando. Germanio restis en la 16-a rango, Aŭstrio estas nun en la 15-a rango, do ĝi malplibonigis sian rangon je 4 pozicioj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti