Inditex estas granda hispana firmao kaj unu el la plej gravaj dediĉitaj al vestaĵoj. Ĝin konsistigas preskaŭ cent entreprenoj kiuj produktas, disvendas kaj dezajnas. Amancio Ortega estas la fondinto kaj nuna prezidanto de Inditex. Li ankaŭ estas la plej riĉa homo en Hispanio.

Inditex
negoco • entrepreno • publika kompanio • retailer vd
Dum 12-a de junio 1985 - nekonata/nuntempe
Jura formo kompanio
Fondintoj Amancio Ortega vd
Sidejo Arteixo
Estr(ar)o Pablo Isla • Marta Ortega
Dungitoj 165 042 (stato: 2021)
Agokampo teksumaĵo
ISIN-kodo ES0148396007
Posedata de Amancio Ortega vd
filiaj kompanioj Zara • Pull&Bear • Bershka • Massimo Dutti • Stradivarius • OYSHO • Lefties • Zara Home vd
Posedataj kompanioj Pull&Bear • Massimo Dutti • Bershka • Zara Home • Stradivarius • OYSHO • Uterqüe • Lefties vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Inditex estras pli ol 3000 vendejojn tutmonde kaj havas markojn kiel [Zara], Massimo Dutti, Bershka, Oysho, Pull and Bear, Zara Home, Often kaj Stradivarius. La plejmulto da vendejoj apartenas rekte al Inditex, dum aliaj estas sendepentaj kiuj subskribis vendo-licencon. Ĉi tiu firmao estas multfoje prenita kiel modelo de efika administrado. Ĝi faras la tutan kreo-proceson de siaj vestaĵoj kaj disdonas ilin rapide, tial, ke ĝi adaptiĝas al la preferoj de la publiko.

La ĉefsidejo de Inditex situas en Arteixo, urbeto en Galegio en la nordokcidenta parto de Hispanio. Tie granda parto de la varoj estas faritaj. Alia granda centro situas en Elche,konata urbeto en la provinco Alakanto.