Indro

hindua dio de fulmotondro

Indro[1] (sanskrite इन्द्र, palie 𑀇𑀦𑁆𑀤, Inda) estis la ĉefa dio de la antikva veda religio (antaŭa al hinduismo) en Barato.

Indro
akva dio • dio de tondro • milita dio • hindua dio • Rigveda dio • budhisma dio
Informoj
Originala nomo इन्द्र
Sekso vira
Edzo/Edzino Śacī
Infanoj Jayanti • Arĵuno • Vali • Jayanta
vdr
Indro kaj lia edzino sur elefanto.

En Veda religio redakti

Indro estas la ĉefdio de la veda religio; li estas la plej ofte menciita dio en la Rigvedo. (La dua plej ofte menciita estas Agnio.)

En la Rigvedo, Indro estas celebrita kiel la mortiganto de Vritra, la fiserpentego kiu malhelpis pluvon. Per mortigo de tiu serpento, Indro kaŭzis pluvon kaj plenigis riverojn.

Li havas multajn epitetojn de la tre frua hinduismo.

En malfrua hinduismo redakti

En la posta hindua mitologio Indro fariĝis la reĝo de la dioj kaj sinjoro de la ĉielo, kaj ankaŭ dio de la milito, la ŝtormo, kaj la pluvego. La populareco de ĉi tiu dio ege malkreskis kun la paso de la jarcentoj kaj la apero de aliaj dioj.

En la purana mitologio, Indro estas prezentita en heroa poezio kun petola kaj amorema karaktero dum longa tempo, eĉ kiam lia reputacio kaj rolo malpliiĝis en pli posta hinduismo kun la populariĝo de Trimurti.

En aliaj religioj redakti

En budhismo, Indro ankaŭ estas konata kiel Śakra (sanskrite शक्र), en taja พระอินทร์ kiel Phra In, kaj en la japana kiel Taiŝakuten (帝釈天たいしゃくてん).

Indro prezentiĝas kiel la nomo de granda-demono en zaratuŝtrismo, dum Verethragna prezentas lin kiel dio de venko.

Referencoj redakti