Ĉivilizo industria. Tiu voĉo trovos difinon, se necesos, post sinteza priktato pri la homaj efikoj en la socia fenomeno "industriiĝo".

La franca revolucio efike priskribis la polusojn en kiuj estos disvolviĝinta la industria socio: Liberté kaj Fraternité (Libero kaj Frateco), la libero de la individuo kaj la frateco, aŭ socialeco kiu ligas individuojn en iu socio; kaj donis al tiuj du konceptoj novajn signifojn, ilin encentrigante ĉirkaŭ la persono: libero, rajtoj, kaj digneco de ĉiu individuo kiu rezignas al parto de tiu libero por formi socion de viroj kaj virinoj en ĉio egalaj.

Se libereco kaj socialeco estas du valoroj fondantaj kaj bazaj por la homaro kiuj ne povas esti separitaj, tamen ili ofte sin trovas en tensio inter si. Jen, tial, la motivo pro kio iuj teorioj provis tralabori politikajn sistemojn sur nur unu el la du polusaj valoroj. La aplikado de tiuj teorioj tamen ĉiam finiĝis en katastrofon por la socioj al ili apogiĝintajn. Malkaŝe estas aludate al la teorioj liberismaj kaj kolektivismaj.

Se libereco kaj socialeco estas du valoroj fondantaj kaj bazaj por la homaro kiuj ne povas esti separitaj, tamen ili ofte sin trovas en tensio inter si. Jen, tial, la motivo pro kio iuj teorioj provis tralabori politikajn sistemojn sur nur unu el la du polusaj valoroj. La ekskluziva aplikado de tiuj teorioj tamen ĉiam finiĝis en katastrofon por la socioj al ili apogiĝintajn. Malkaŝe estas aludate al la sociajn kaj ekonomiaj teorioj liberismaj kaj kolektivismaj.

Du tipoj de Industriigo redakti

Liberalismo, en siaj realiĝoj plej ekstremaj, konsideras socion kiel medion neŭtran sed plejofte malamikan, en kiu tamen la individuo moviĝu libere. Provante realigi siajn potencialojn kaj kontentigi siajn proprajn bezonojn, ĝi ekspluatas homojn kaj mediaĵojn nezorgante konsekvencojn kaŭzitajn en aliaj homoj, socio kaj ekologia medio (senbremsa kapitalismo). En kolektivismo plej senmizure kohera, male, individuo malaperas, masivigite fagocitita de la socio: estas ignorataj liaj deziroj, aspiroj, kreativeco, lia libero estas nuligita. Inter la du ekstremoj moviĝas multaj kompromisaj vojoj kiel liberalismo, demokratio, socialismo.

Aparte la ‘9aj jaroj vidis la konfronton - faktan kaj enhoman - inter la du malsamaj manieroj organizadi industrian socion: kapitalismo, kiu strebis al politika kaj ekonomia libero de la individuo dum komunismo, male, strebis al ŝtato ĉieintervenanta, publika proprieto kaj ekonomia planado. La defio estis venkita de la kapitalisma sistemo kiu sin montris pli dinamika kaj pli kapabla respondi al la bezonoj de socio en ĉiama disvolviĝo. Restinte senalternativa kaj havinte je sia dispono la tutan mondon, kapitalismo moviĝis ĉiam pli al liberismo, montrante ĉiujn siajn limojn sociajn, politikajn kaj ekologiajn, kiujn estigis la neebleco de senfina progreso en limigita mondo.

La du ekstremoj ne ĉesos surkampe konfrontiĝi kaj diverskompromise realiĝi.

Kaj en tiu, historiaj kaj aktualaj, konpusiĝoj kaj delasiĝoj de libereco kun socieco kaj de la antagonistaj teorimadoj pri la rilatoj inter la diversaj faktoroj de la industriiĝo, realiĝas la industria civilizo.

Eksteraj ligiloj redakti