Inercia kuntena fuzio

La inercia kuntena fuzio estas procezo por establi ĉenreakcio-similan atomfuzion de deŭterio kaj tricio.

Male al la magneta kuntena fuzio, ĉe inercia kuntena fuzio okazas la kunteno de la fuziaj plasmoj per laseroj. La laseroj dum nanosekundoj alportas tiom da energio, ke la bruligaĵoj ekstreme densiĝas kaj varmegiĝas. La hidrogenbombo funkcias ekz. laŭ simila principo.

La fokus-celata bruliĝaĵo troviĝas en kapsulo, en maso da kelkaj miligramoj kaj en frostiĝinta stato (deŭteria-tricia miksaĵo). Pro la varmegiĝo, formiĝas en la kava kapsulo rentgenradia kampo, kiu vaporigas eksteran tavolon de la bruligaĵo, pro kio la restanta materialo kunpremiĝas al plasma stato kaj ekas la fuzia ĉenreakcio.

Oni celas per la eksperimentoj anstataŭigon de la malpermesitaj nukleaj eksplodigoj kaj oni eble povas uzi la akiritajn rezultojn por civila energia produktado.

Du ĉefaj esploraj institutoj estas la usona NIF (National Ignition Facility) kaj la franca LMJ (Laser Mégajoule). Dum konstruo estas HiPER.