Infana geedzeco

edziĝo aŭ edziniĝo de homo antaŭ plenaĝeco

Infana geedzecoInfana geedziĝo estas formala geedzeco aŭ neformala unio de individuo antaŭ atingado de la aĝo de 18.[1][2] La laŭleĝe deviga geedzeca aĝo en multaj jurisdikcioj estas sub 18 jaroj, precipe koncerne knabinojn; kaj eĉ kiam la aĝo estas metita je 18 jaroj, multaj jurisdikcioj permesas pli fruan geedziĝon kun gepatra konsento aŭ en specialaj kazoj, kiel ekzemple dekaĝula gravedeco. En kelkaj landoj, eĉ kiam la jura minimuma geedzeca aĝo estas 18, kulturaj tradicioj ĝuas prioritaton super leĝara juro.[3]

Aĝo de konsento por seksuma juro estas celita por protekti infanojn el seksa perforto kaj seksa ekspluatado, kaj ankaŭ infankontrabandado estas, iagrade, asociita kun infana geedzeco. Infana geedzeco tuŝas al kaj knabojn kaj knabinojn, kvankam la superforta plimulto de la suferantoj estas knabinoj, la plej multaj el kiuj estas en malaltaj sociekonomiaj situacioj.[4]

Infana geedziĝo estas rilatita al infana gefianĉigo kaj malvola frua geedziĝo pro la gravedeco de la knabino. En multaj kazoj, nur unu geedz-partnero estas infano, kutime la femalo. Infanaj geedziĝoj ankaŭ estas motivigitaj pro malriĉeco, novedzinoprezo, doto, kulturaj tradicioj, leĝoj kiuj permesas infanajn geedziĝojn, religiajn kaj sociajn premojn, regionan kutimaron, timo resti fraŭla, analfabeteco, kaj perceptita sentaŭgeco por ke virinoj laboru por mono.

Infanaj geedziĝoj estis oftaj dum historio pro gamo da kialoj, inkluzive de malriĉeco, sensekureco, same kiel de politikaj kaj financaj kialoj. Hodiaŭ, infangeedziĝoj daŭre estas sufiĉe ĝeneraligitaj en kelkaj evolulandoj, kiel ekzemple partoj de Afriko,[5][6] Suda Azio,[7] Sudorienta[8][9] kaj Okcidenta Azio,[10][11] Latinameriko,[10] kaj Oceanio.[12] La incidenco de infangeedziĝo falis en la plej multaj mondopartoj. La landoj kun la plej altaj observitaj indicoj de infangeedziĝoj sub la aĝo de 18 estas Niĝero, Ĉado, Malio, Bangladeŝo, Gvineoj kaj la Centrafrika Respubliko, kun indicoj super 60%.[13] Niĝero, Ĉado, Bangladeŝo, Malio kaj Etiopio estis la landoj kun infanaj geedziĝindicoj pli grandaj ol 20% sub la aĝo de 15, laŭ 2003-2009 enketoj.[14][15]

Infana geedziĝo havas daŭrantajn sekvojn sur knabinoj, pri ilia sano, eduko kaj socievoluaj perspektivoj. Tiuj sekvoj daŭras bone preter adoleskeco. Unu el la plej multaj ordinaraj mortokaŭzoj por knabinoj en aĝo de 15 ĝis 19 en evolulandoj estis gravedeco kaj infannasko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Child marriage. UNICEF (22a de Oktobro 2014). Arkivita el la originalo je 2018-09-07. Alirita 2016-02-11.
  2. Child Marriage. icrw.org.
  3. Nour, NM (2009). "Child Marriage: a silent health and human rights issue". Reviews in obstetrics and gynecology 2 (1): 51–56.
  4. A Note on Child Marriage (PDF). UNICEF (July 2012). Arkivita el la originalo je 2018-08-19. Alirita 2016-02-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-19. Alirita 2022-06-04.
  5. allAfrica.com: Africa: Child Brides Die Young. allAfrica.com.
  6. Marrying Too Young: End Child Marriage. United Nations Population Fund, UNFPA.
  7. Early Marriage, Child Spouses UNICEF, Vidu sekcion en Asia, paĝo 4 (2001)
  8. Southeast Asia's big dilemma: what to do about child marriage? 20a de Aŭgusto, 2013. Arkivita el la originalo je 2013-10-03. Alirita 2016-02-11.
  9. IRIN Asia - PHILIPPINES: Early marriage puts girls at risk - Philippines - Gender Issues - Health & Nutrition - Human Rights. IRINnews.
  10. 10,0 10,1 Child Brides - Child Marriage: What We Know . NOW - PBS. pbs.org.
  11. Child marriage still an issue in Saudi Arabia. SFGate.
  12. Early Marriage, Child Spouses (PDF). UNICEF (see section on Oceania.
  13. "Child Marriage is a Death Sentence for Many Young Girls" (PDF). UNICEF. 2012.[1] Arkivigite je 2021-01-13 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 11an de Februaro 2016.
  14. Child brides - For poorer, most of the time The Economist (28a de Februaro, 2011)
  15. Child Marriage Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Ford Foundation (2011)

Eksteraj ligiloj redakti