Infankanto estas simpla kanto kun infankonformaj, facilkompreneblaj tekstoj kaj melodio. Infankantoj ekzistas por ĉiu aĝonivelo, kaj laŭ diatona kaj ankaŭ laŭ kvintona gamo.

Scintilu, scintilu, O steleto (Twinkle Twinkle Little Star), lulkanto el la eŭropa eduka projekto Lullabies.

Kriterioj por infankanto estas melodio konvena por la teksto, kies tonamplekso ne tro streĉas la infanajn kapablojn.[1] Krom tio la kanto estu metata en voĉregistro taŭga por infano.

Infankantoj en diversaj landoj redakti

Germanio redakti

 
Heinrich Hoffmann v. Fallersleben, verkinto de infankantaj tekstoj

Preskaŭ ĉiuj el la infankantoj ĝenerale konataj en Germanujo devenas el la 19-a jarcento. Sole Heinrich Hoffmann von Fallersleben (1798–1874) verkis la tekstojn por proksimume 500 infankantoj, ankaŭ pedagogo Friedrich Fröbel (Häschen in der Grube el 1840) kreis infankantajn tekstojn. El la tre malnovaj infankantoj kelkaj estas troveblaj en Musik für Kinder [muziko por infanoj] de Carl Orff kaj en malnovaj kantaroj, ekzemple Des Knaben Wunderhorn von Achim von Arnim kaj Clemens Brentano. Ankaŭ en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj komponistoj sin dediĉis vaste al la infankanto. Alvenis iom post iom ankaŭ infankantoj el la tuta mondo. Post la revolucietoj de 1968 en okcidenta Germanujo pluraj tendencoj paralelis: ekestis kantotekstoj pri pli aktualaj kaj realismaj temoj, kaj iliaj muzikoj estis laŭ stilo de la kantaŭtoroj. Ankaŭ okazis soneksperimentoj en infanĝardeno aŭ projektoj, ekzemple de Mauricio Kagel ĉe radiostacio WDR.

Ekde la 1990-aj jaroj multaj eldonejoj rezignis siajn infankantajn programojn; samtempe la radiostacioj, kiuj post la Dua Mondmilito flegis la infankantadon, ekzemple per infanĥoroj kaj lernoelsendaĵoj, kiuj disvastigis infankantojn, sin retiriĝis el sia kleriga kaj eduka respondeco kaj forigis siajn lernprogramojn.

Nederlando redakti

 
La statuo de Berend Botje en Zuidlaren, laŭ la samnoma nederlanda infankanto

Treege riĉan kaj aĝan infankantan kulturon havas Nederlando. La plej malnova kanto en nederlanda lingvo[2] en la arĥivo Nederlandse Liederenbank, kiu klare estas nomata "kijnder zang" (infankanto), devenas el la 15-a jarcento (Brugo, proks. 1480-85).

La 16-a jarcento postlasis nur religiajn infankantojn, inter ili preĝaj, admonaj kaj lernejaj kantoj.[3] La plej multaj infankantoj estis kolektataj en religiaj kantaroj. Titoloj indikas, ke temas pri kanto por infanoj. Ekzemploj por infankantoj el la deksesa jarcento estas kanto por la porinfana prediko (Een Liedt datmen singt voor het kinder Sermoon; 1567);[4] aŭ kanto, kiu estas kantebla je la fino de lerneja tago ('Een Avont Liedt voor die Kinderen in der Scholen'; 1565).[5] El la 16-a jarcento oni postlasis krom religiaj infankantoj ankaŭ lulkantojn kaj farsokantojn en kantaroj.

El la 18-a jarcento devenas la unuaj kantaroj por infanoj. Aperis ne nur – simile al la antaŭa jarcento – liberaj lulkantoj en granda kvanto da nereligiaj kantaroj[6] sed ankaŭ ekde la lasta kvarono de la dekoka jarcento infankantoj de simpla lingvaĵo pri infanoj aŭ direktitaj al junaj infanoj.

En la 19-a jarcento aperis pli religiaj aŭ moralemaj infankantaroj, ekzemple Gezangen voor kinderen en jonge lieden (1804) kaj Het Kinderleven geschetst in een tiental liederen (1830). Nova aperaĵo estis la lernejaj kantaroj kaj dimanĉlernejaj kantaroj. Tio ligiĝis kun la apero de instruistolernejoj, en kiuj ontaj instruistoj ricevis muzikedukadon, kaj la apero de dimanĉaj lernejoj, en kiuj infanoj kiuj dum la semajno devis labori kaj tial ne vizitis lernejon, povis plenumi la ekde 1900 devigan vizitadon de lernejo. Tiuj ĉi kantaroj estis, simile al la ceteraj infankantaroj, laŭ-enhave precipe religiaj aŭ moralemaj. En la dua duono de la deknaŭa jarcento oni eknotis - sub la influo de la romantismo - popolkantojn. Inter ili estis ankaŭ multaj infankantoj el la buŝa tradicio, kies verkintoj ne aŭ ne plu estis konataj, kaj kiuj tiam jam estis plurajn generaciojn aĝaj, sed kiuj ĝis tiam neniam estis notitaj.

La 20-a jarcento estis la epoko de komponitaj infankantoj, simile kiel en Germanujo. En 1914 aperis la kantaro Kun je nog zingen, zing dan mee! Voor jonge kinderen, J. Veldkamp kaj K. de Boer (Noordhoff, Groningen, 1914) kun kantoj apartaj por junaj infanoj. Granda nombro da kantoj, kiujn Herman Broekhuizen verkis por la porinfana radioprogramo Kleutertje luister (1946-1975), fariĝis tiel konataj, ke oni foje kaj erare pensas, ke ili estas tradiciaj kantoj. En pli fruaj generacioj ĉiuj ĉi kantoj estis tutlande konataj, kaj oni transdonis ilin de generacio al generacio. Ekde la fino de la 20-a jarcento ĉi tiu tradicio malpliiĝis kaj alkreskis multaj homoj, sen ke ili konas ĉi tiujn kantojn.

Francio redakti

 
Franca infankantaro el 1883

Kaŭkazio redakti

Vidu Lulkantoj de Armenio

Ekzemploj por infankantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Andreas Mohr: Handbuch der Kinderstimmbildung, Verlag Schott, Majenco 1997, ISBN 3-7957-8704-1
  2. Vidu Nederlandse Liederenbank infankantojn.
  3. 13 infankantoj el la deksesa jarcento.
  4. Geloeft sy Godt de Heer die leeft, en: Den Geheelen Souter der Koenicklijcken Propheten Dauids (Wesel, 1567). Op liederenbank.nl.
  5. Dit dachwerck is nu oock volbracht, de Johannes Zwick. En: Een Hantboeĉken inhoudende den heelen Psalter des H. propheete Dauid (Frankfurto, 1565).
  6. Ekzemplo por lulkanto el la 18-a jarcento: 'Wie drommel Klop hier aan myn Huys, / Is het een Rot of is 't een Muys'

Literaturo redakti

  • Hans Günther Bastian (eldoninto): Musik(erziehung) und ihre Wirkung. Eine Langzeitstudie an Berliner Grundschulen (Reihe Musikpädagogik). Verlag Schott, Majenco k. a. 2000, ISBN 3-7957-0426-X.
  • Barbara Boock: Kinderliederbücher 1770–2000. Eine annotierte, illustrierte Bibliografie der deutschsprachigen Kinderliederbücher (= Volksliedstudien; 8). Waxmann, Monastero 2007, ISBN 978-3-8309-1819-6.
  • Thomas Freitag: Kinderlied. Von der Vielfalt einer musikalischen Liedgattung. Peter Lang Verlag, Frankfurto ĉe Majno k. a. 2001, ISBN 3-631-37469-0
  • Thomas Freitag: Fällt ein Negerlein vom Dach herab. Das ganze Elend im Kinderlied. Regia Verlag, Cottbus 2008, ISBN 978-3-939656-84-5.
  • Christa Holtei, Tilman Michalski: Warum klappert die Mühle am rauschenden Bach? Die Geschichte der Kinderlieder. Mannheim 2010.
  • Peter Rühmkorf: Über das Volksvermögen. Exkurse in den literarischen Untergrund. Rowohlt, Reinbek ĉe Hamburgo 1967 (ausschließlich unter Kindern zirkulierende Lieder und Verse).