La infankomerco esta maniero de homvendado kiu aludas al trafiko aŭ rekrutado de beboj, infanoj, knaboj aŭ adoleskuloj de ambaŭ seksoj el loko al loko por ekspluati ilin por diversaj celoj, el kiuj plej oftaj por laboro kaj sekso.

Infanoj devigitaj labori en germanimperia Kameruno, por ŝpini kotonon (1919).

La ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj difinas la infankomercon kiel «La kaptado, la transporto, la translokigo, la akcepto aŭ la ricevo de infano cele al ekspluatado».[1]:Artikolo 3 (c) Tiu difino estas substance pli ampleksa ol la difino de la «homvendado» de la sama dokumento.[2]:Artikolo 3 (a).

Kvankam malfacilas havi precizajn statistikajn pri la amplekso de la komerco kaj de infanoj kaj de infaninoj, la Internacia Organizaĵo de Laboro ĉirkaŭkalkulas, ke ĉiujare 1,2 milionoj da infanoj estas viktimoj de homvendado.[3][4] La infankomerco estás internacie agnoskita kiel serioza delikto kiu ekzistas en ĉiuj mondoregionoj kaj kiu ofte efikas kontraŭ la homaj rajtoj. Tamen nur en la lastaj jardekoj la graveco kaj konsekvencoj de tiu praktiko plialtiĝis al internacia elstareco, pro rimarkinda pliiĝo en la esplorado kaj la publika agado. Sekve oni proponis kaj plibonigis varion de decidojn kiuj povas esti klasitaj en kvar kategorioj: ampleksa protektado, preventado, aplikado de la leĝo kaj helpo al la viktimoj.

Estas multaj la diversaj okazoj kiujn povas montri la infankomerco. Ekde la propra momento de la nasko ekzemple en la kazo de ŝtelitaj beboj en Hispanio ekde la 1940-aj jaroj al la fino de la 1970-aj jaroj en kiu partoprenis kuracistoj, monaĥinoj, pastroj kaj flegistinoj,[5] kun ekonomiaj interesoj kun ankaŭ el la komenco klopodoj de translokigo de beboj al alia ideologia aŭ sociekonomia tavolo. Plej ofte oni diris al la ĵus naskinta patrino ke la bebo naskiĝis morta. Poste oni konstatis, ke la supozitaj tomboj estis malplenaj aŭ estis diversaj malnormalaĵoj en la koncerna dokumentaro. Iom pli aĥaj estas la stratinfanoj kiuj estas uzataj en diversaj partoj de la mondo por infanprostituo aŭ simple almozado. Terura estas la okazo de infanoj el Barato, kiuj estis kripligitaj de mafiuloj por okazigi kompaton kaj favori almozadon.[6] Same terura estas la okazaro de infanoj (same kiel personoj de aliaj aĝoj) rabitaj por elpreni el ili organojn destinitajn al eksterleĝaj transplantoj. Tio ofte rezultas en la morto (murdo) de la infano.

En kelkaj partoj de Afriko iĝis konata la uzado de infanoj en diversaj militoj kiel soldatinfanoj, profitante senradikigon, mankon de enradikigitaj etikaj valoroj kaj deziron iĝi pli aĝaj. En multaj partoj de la mondoj kaj ĉefe en malriĉaj areoj oni komercas infanojn por esti uzataj en pezaj laboroj, kaj tio tro ofte resultas en simpla pluigo de sklaveco.

Notoj redakti

  1. ONU (2000). Protocolo para prevenir, reprimir y sancionar la trata de personas, especialmente mujeres y niños. Konsultita la 27an de Novembro 2018.
  2. ONU (2000). Protocolo para prevenir, reprimir y sancionar la trata de personas, especialmente mujeres y niños. Konsultita la 27an de Novembro 2018.
  3. OIT (2002). Un futuro sin trabajo infantil. Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL). p. 32. ISBN 92-2-312416-6. Konsultita la 27an de Novembro 2018.
  4. OIT-IPEC (2011). Trata infantil - Nociones esenciales. OIT-IPEC. Konsultita la 27an de Novembro 2018.
  5. MARTA NEBOT, Enrique Vila, presidente de SOS Bebés Robados: "Es maravilloso que haya una ley, pero tal y como está no cambia nada", Público, 25/11/2018 16:55, [1] Alirita la 27an de Novembro 2018.
  6. Pri tio fama epizodo en la filmo Slumdog Millionaire.

Bibliografio redakti

  • Beyrer, Chris. "Global Child Trafficking." The Lancet 364 (2004): S16-17. ProQuest Research Library. Web. 3 Oct. 2014. [2].
  • Gozdziak, Elzbieta, and Margaret MacDonnell. "Closing the Gaps: The Need to Improve Identification and Services to Child Victims of Trafficking." Human Organization 66.2 (2007): 171-84. ProQuest Research Library. Web. 26 Sept. 2014. [3].
  • Kendall, Virginia, kaj T. Funk. "Examining the Global Challenges and U.S. Responses." Child Exploitation and Trafficking. Plymouth, UK: Rowman & Littlefield, 2012. Print.
  • Vinkovic, Mario. "The "unbroken Marriage'- Trafficking and Child Labour in Europe." Journal of Money Laundering Control 13.2 (2010): 87-102. ProQuest Research Library. Web. 26 Oct. 2014. [4].

Vidu ankaŭ redakti