Infanoj de la naturo

Börn náttúrunnar estas islanda filmo. Ĝi estas ĝis nun la sola islanda filmo kiu kandidatiĝis por Akademia Premio (en la kategorio “Plej bona fremdlingva filmo”).

Infanoj de la naturo
filmo
Originala titolo Börn náttúrunnar
Produktadlando Islando
Originala lingvo islanda lingvo
Kina aperdato 1-a de aŭgusto 1991
Daŭro 82 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado Ari Kristinsson
Reĝisoro(j) Friðrik Þór Friðriksson
Produktisto(j) Friðrik Þór Friðriksson
Scenaro Friðrik Þór Friðriksson
Einar Már Guðmundsson
Filmita en Islando
Muziko de Hilmar Örn Hilmarsson
Ĉefrolantoj Gísli Halldórsson
Sigríður Hagalín
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komponisto
IMDb
vdr

La filmo traktas pri maljunaj homoj, viro kaj virino, kiuj loĝis en la sama distrikto dum ilia juneco. Ili retroviĝas en maljunulejo en Rejkjaviko, kaj kune fuĝas al la intertempe senhoma distrikto de ilia juneco.

La filmo interalie aludas al germana filmo Himmel über Berlin (la ĉefrolanto de tiu filmo, Bruno Ganz, aperas mallonge je la fino). La nomo de la filmo aludas al la nomo de la unua romano verkita de Halldór Laxness (kiun li verkis kiel 16 aŭ 17-jarulo), “Barn náttúrunnar” (Infano de la naturo).