Infansoldatoj estas infanoj kiuj estas uzataj por armeoj ĉu regulaj kaj leĝaj ĉu neregulaj aŭ kontraŭleĝaj por plej diversaj funkcioj, ekde rekta militado ĝis helpaj funkcioj, kiel portistoj, helpantoj, kurieroj kaj eĉ prostituitoj. Aliaj kromaj funkcioj estus la uzado de infanoj kiel homaj ŝildoj aŭ kiel propagando por militistaj kampanjoj. Laŭ la ILO estas infanoj homoj ĝis 18 jaroj. Tiun praktikon kaj situacion multaj organizoj tutmonde kontraŭbatalas. Ĉiukaze la problemo estas ke la vivo de infanoj estas terure endanĝerigita.

Historio redakti

Laŭlonge de la historio, kaj en multaj kaj diversaj kulturoj, estis infanoj enmetitaj en militistaj kampanjoj, inkludante kiam tiu uzado estis kontraŭa al la kulturaj tradicioj.

En Eŭropo dum la Mezepoko, oni uzis infanojn kiel helpantojn en la batalo (ŝildistojn), kvankam ties rolo en la realaj bataloj estis limigita. La tiel nomita Infana Krucmilito en 1212 rekrutis milojn da infanoj kiel soldatoj sen antaŭa trejnigo, sub la supozo, ke la dia povo permesus ilin venki la malamikon. La infanoj vere ne ekmilitis rekte kaj reale. En Hispanio ekzistas legendo, ke fine de la 13-a jarcento en Tarifo, la plej suda urbo de la lando la guberniestro Guzmán el Bueno ne akceptis ŝanĝon de la urbo kontraŭ la vivo de sia filo kaj tiu estis mortigita de la malamikoj.

Aktuale redakti

Nuntempe ekzistus ĉirkaŭ 300 000 infansoldatoj en la mondo okaze de trideko da konfliktoj; triono en subsahara Afriko kaj Kongo Kinŝasa, en Kolombio (kie inter 11 kaj 14 000 infanoj membrus en kvazaŭ-militistaro) kaj en Birmo (kie 20 % de la armeo estus neplenaĝaj laŭ Human Rights Watch[1]). La plej multaj estis 14- ĝis 18-jaruloj, sed troveblas ankaŭ infanoj apenaŭ 8- aŭ 9-jaraj, kiuj libervole anas milicojn kaj aliajn kvazaŭ-militistajn grupojn.[2] Kvankam kutima bildo estas tiu de infansoldato kun pafilo enmane, infansoldatoj havas multajn diversajn taskojn: spionado, terenesploro, lokigo de teraj bomboj, trejnado de plenkreskaj soldatoj, sed ankaŭ domtaskoj, kuirejaj taskoj, portado de materialo. Knabinoj riskas seksan perfortiĝon.

Oni akuzis diversajn armeojn endanĝerigi infanojn je morto en militista agado en modernaj tempoj. Kelkaj armeanoj uzas geinfanojn kiel ŝildojn. Se la malamiko ĉesas pafi pro tio, tio donas al ili avantaĝon. Se la malamiko pafas, tion ili povas uzi kiel propagandon kontraŭ malamiko.

Motivoj redakti

Motivoj estas supervivrimedo en regionoj ofte ruiniĝintaj, spertoj pri familimembroj mortigitaj aŭ kripligitaj pro la konflikto aŭ manka edukado, kiu malhelpas trovi alternativon. Multaj knabinoj engaĝiĝas por eskapi seksan perfortiĝon aŭ domsklaviĝon, kvankam iliaj vivkondiĉoj eble ne estas pli bonaj kiel soldatoj. La proporcio de knabinoj estus ĉirkaŭ 40 %.[3] La motivoj de la varbantoj estas malsamaj: infansoldatoj estas "pli influeblaj, pli facile subigeblaj al aŭtoritato, malpli dizertemaj aŭ salajropostulemaj ol plenkreskuloj". Unicef asertas ke la disvastiĝo de malgrandaj armeoj kreskigis la uzon de infanoj.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Human Rights Watch, My Gun was as tall as me, Child Soldiers in Burma (mia pafilo estis same granda kiel mi, infansoldatoj en Birmo), 2002, ISBN 1-56432-279-3, interrete ĉe http://hrw.org/reports/2002/burma/Burma0902-01.htm#P296_16897.
  2. Sekcio « Facts » de la ttt-ejo child-soldiers.org http://www.child-soldiers.org/childsoldiers/some-facts Arkivigite je 2007-11-17 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Susan MacKay, intervjuo por Foreign Affairs and International Trade Canade, interrete ĉe http://geo.international.gc.ca/cip-pic/library/susanmckay-en.aspx%7Ctexte=transcription.
  4. Vidu pri tio tiun informslipon de Unicef, parto de la "internacia konferenco de Unuiĝintaj nacioj pri ĉia neleĝa armilkomerco"; por pli detala raporto, vidu ankaŭ Claudio Gramizzi, Félix Nkundabagenzi, Sophie Nolet kaj Federico Santopinto, Enfants soldats, armes légères et conflits en Afrique (infansoldatoj, malpezaj armiloj kaj konfliktoj en Afriko), GRIP, Bruselo, interrete ĉe http://grip.org/pub/rapports/rg03-3_alesca.pdf Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine.