Infanteria fuorto (ĉeĥe: Pěchotní srub) estas ĉeĥoslovaka termino uzata por marki ferbetonan objekton konstruita enkadre de fortikaĵoj. Ĝi devis krei koneksan linion en la plej endanĝerigitaj sektoroj de la ŝtatlimo. Ties celo estis helpe de malpezaj fortikaĵoj kaj kontraŭinfanteriaj kaj kontraŭtankaj obstakloj gardi la ŝtatan limon. Ilia dislokigo devis esti fake mezurita kaj elkalkulita ilia pafsektoro tiel, por ke ĝi kovriĝu ĉiam kun la najbara fuorto.

Infanteria fuorto OP S-25 "Trigonometr", konstruita en kampoj apud Milostovice
Infanteria fuorto K-S 5 "U potoka" situanta super Malá Morava, vido de sudo
Infanteria fuorto MO S-19 "Alej" proksime de Darkovičky
Unu el objektoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, infanteria fuorto K-S 37 "Na rozhledně" situanta en deklivo en Petrovičky
Historia foto de infanteria fuorto MO S-23 "Chlupáč" kun obstakloj

Divido de la infanteriaj fuortoj redakti

La unua uzata divido estis laŭ rezistkapablo (forto de muroj kaj plafono). En la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj estis uzataj 6 variantoj. Temis pri kvar gradoj markitaj per romiaj numeroj I - IV, kiuj estis transprenitaj laŭ objektoj de la franca Maginot-linio kaj du gradoj markitaj per arabaj numeroj 1 kaj 2 aldone establitaj por bezonoj en ĉeĥoslovakaj kondiĉoj. Tiu ĉi divido validis ne nur por la infanteriaj fuortoj, sed ankaŭ por ĉiuj ceteraj specoj de objektoj de la ĉeĥoslovakaj pezaj fortikaĵoj.

La infanteriaj fuortoj estis konstruitaj plu aŭ kiel unuetaĝaj aŭ kiel duetaĝaj. Plej ofte estis konstruita duetaĝa versio, al la unuetaĝa solvo oni alpaŝis nur dum alta nivelo de subtera akvo. Avantaĝo de duetaĝa solvo estis en malpli granda bazplano kaj en malpli granda verŝajneco de subpafigo fare de malamiko.

Plu oni dividas la infanteriajn fuortojn laŭ flanka lokigo de ĉefaj armiloj, nome kiel maldekstreflankaj, dekstreflankaj aŭ ambaŭflakaj Tiu ĉi divido ne estas propra nur por ili, sed oni uzis ĝis ankaŭ ĉe artileriaj fuortoj.

La ĉefaj armiloj povis esti lokigitaj en klasikaj embrazuroj (pafejoj) aŭ en blenditaj kopuloj. Se iuj estis en pafejoj, tio signifis, ke la objekto estis ekipita per la tn. alo. Surbaze de tio ni povas dividi ilin en dekstrealajn, maldekstrealajn, ambaŭalajn aŭ senalajn.

Plua divido estis derivita de fakto, ĉu la objekto estis konstruita kiel memstara (ankaŭ izolita) aŭ kiel fuortara, te. kiel parto de artileria fuortaro, al kiu ĝi ligis per subtera koridoro. Okaze ke la infateria fuorto apartenis al sistemo de fuortaro, ĝi kreis kutime ties frunton en loko de ĉefa defendlinio.

Diferenca povas esti ankaŭ lokigo de enirejo en la objekton. Okaze de la fuortaraj estas ĉiam uzita alveno el la subterejo helpe de ŝtupareja kaj lifta ŝaktoj. Rare ĉe kelkaj objektoj la elirejo estas en diamanta fosaĵo. Nur en du solvoj estas uzita solvo, kiu kutimas ĉe objektoj memstaraj (vidu bildeton sube).

 
Enirejon en fuorton ŝirmis kantilevro kaj ŝirma pafejo

Priskribo de objekto redakti

La supra etaĝo (batala) estis ekipita precipe per ĉambroj bezonataj por gvidado de batalo, kio estis precipe kazematoj kun ĉefaj kaj ŝirmaj armiloj de la objekto, enirejo en la objekton, posteno de komandanto kaj telefoncentralo kaj kloŝaj ŝaktoj, tra kiuj estis helpe de ŝtupetaro eblis alveno al plataĵo de blenda kloŝo aŭ kupolo. En la suba etaĝo estis lokigita maŝinejo, filtrilejo, loĝigejo de garnizono, deponejoj de brulmaterialo kaj provianto, sed ankaŭ puto kaj lavejo kun necesejo.

Armilaro redakti

Ĉefan armilaron de la infanteria fuorto kreis pezaj maŝinpafiloj kaj en konvena tereno kontraŭtankaj 4cm kanonoj modelo 36, kiuj kreis ĉefan pafsektoron prenanta spacon proksimume 500 m antaŭ kaj 300 m malantaŭ la najbara objekto. Okaze de tre ondiĝinta tereno en la ĉirkaŭaĵo de la infateria fuorto ĝi povis esti ekipita per minĵetilo. La ĉefaj armiloj estis lokigitaj en porpafistaj ĉambroj en la bataletaĝo, maŝinpafiloj ankaŭ en blendaj kupoloj (tre rare ankaŭ en turniĝontaj maŝinpafilaj turoj) sur tegmento de objekto, la minĵetiloj eksplicite en suba etaĝo sub la ĉefa kazemato. Tasko de la ĉefaj armiloj estis malebligi trapenetron de malamiko tra ĉefa defendposteno. Krom la ĉefaj armiloj la infanteria fuorto estis armita ankoraŭ per helpaj armiloj destinitaj plejparte por defendi la propran objekton. La helpaj armiloj estis lokigitaj en embrazuroj defendantaj aliron al la enirejo aŭ al la ĉefaj embrazuroj kaj en la blendaj kloŝoj sur la tegmento de la objekto. Diferenco de kopuloj ĉefa tasko de kloŝoj estis gvatado, due poste ronda defendo. Kiel helpaj armiloj plej ofte estis uzataj mitraloj, rare poste ankaŭ maŝinpafiloj.

Ĉiuj armiloj en la fuorto, ne kalkulante personajn armilojn de la garnizono, estis lokigitaj en specialaj afustoj, kiuj ebligis pli precizan pafadon kaj dank' al ebleco de pli malgranda aperturo en la embrazuro ankaŭ pli grandan sekurecon de pafistoj.

Por defendi nepripafitajn spacojn en senpera proksimeco de la fuorto estis uzata ankaŭ grenad-deglitilo. Unu el kutimaj lokoj de ties uzo estis ankaŭ diamanta fosaĵo.

Literaturo redakti

  • Ráboň Martin, Gregar Oldřich, Kachlík Bohuslav a kol.: Val na obranu republiky – československé opevnění z let 1935–1938 na Králicku.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Opevnění.cz – reta datumbazo de la ĉeĥoslovakaj pezaj fortikaĵoj