La termino Informuzaĵo kritike priskribas la kombinadon de amuzeca enhavo en novaĵ-eldonoj en la amas-komunikiloj. Teorie, novaĵoj devas doni ĝustan kaj gravan informon, sed kiam la ŝtato regas la amaskomunikilojn la informo ecas esti falsigita laŭ la intereso de la registaro. Tamen, en libera merkato de konkurantaj amas-komunikiloj la medio-konsumanto ankaŭ ne ricevas plenan kaj ĝustan informon. Tiam, por plialtigi siajn enspezojn, la komunikiloj multe simpligas la informon kaj fokusas amuziĝajn kaj "flavajn" informojn (grandegaj titoloj, multaj fotoj ktp.)
En la dua flanko de la sama fenomeno, videblas ke multaj amuziĝ-programoj aspektiĝas kiel novaĵ-eldonoj. En multaj "demokrataj" landoj, la civitanoj vidas iliajn politikistojn en amuziĝ-programoj pli ol en seriozaj novaĵoj.